close
Saltu al enhavo

Lufen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lufen
BERJAYA
kantonnivela urbo
subprefektujo-nivela urbo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 516500
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 411 800  (2018) [+]
Loĝdenso 830 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 22° 57′ N, 115° 38′ O (mapo)22.94918115.63519Koordinatoj: 22° 57′ N, 115° 38′ O (mapo) [+]
Areo 1700,67 km² (170067 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
BERJAYA
Lufen (Ĉinio)
Lufen (Ĉinio)
DEC
BERJAYA
Lokigo de Ĉinio en mondo
Situo de Lufen

Map

BERJAYA
BERJAYA
vdr

Lufen laŭ simpligita ĉina skribo 陆丰, laŭ tradicia ĉina skribo 陸豐, laŭ tonsignoj Lùfēng, laŭ poŝto Lukfung estas subprefektujnivela milionurbo en provinco Gŭangdongo en Ĉina Popola Respubliko, samtempe distriktonivela urbego en Ŝanvej. La loknomo signifas: "kontinenta abundo".

BERJAYA
Urboparto en Lufen

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]

En 2020 la subprefektujnivela loĝantaro estis 1 235 827 homoj.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La milionurba areo situas laŭ la Sudĉina Maro kun 116 km marbordo sur areo 1681 km². Ŝantou troviĝas 100, Hujĝou 142, provinca sidejo Kantono (Ĉinio) 260, Ŝanhajo 1076, ĉefurbo Pekino 1884 km laŭ .

BERJAYA
Pordo al templo

La distrikto Lufen estis establita la 12-an de aprilo 1731. La distrikto estis transformita en urbon je distrikta nivelo la 9-an de januaro 1995. La areo famiĝis komence de la 21-a jarcento kiel loko de tumultoj.

La industrio inkluzivas maŝinaron, kemiaĵojn kaj prilaboradon de agrikulturaĵoj. Agrikulturaj produktoj estas: rizoj, batatoj, ajloj, arakidoj, liĉioj kaj aliaj agrikulturaj produktoj, krome mara fiŝkaptado ekzistas. La bazo de la energisektoro estas la nuklea elektrocentralo.

BERJAYA
Mezlernejo

Ne estas altlernejoj en la teritorio, eĉ nombro de faklernejoj kaj mezlernejoj ankaŭ estas tre malgrandaj.

La subprefektujnivela areo estas atingebla voje kaj trajne, krome kelkaj maraj havenoj funkcias por la fiŝkaptistoj. Aparte menciindas la altkvalita fervojo Sjamen-Ŝenĝeno. Ne estas flughaveno.

La klimato estas humida subtropika klimato kun musona influo. La jara averaĝa temperaturo estas 23 °C kaj varias inter 19-27 °C. Jare averaĝe pluvas 2030 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed tre ofte inter majo-aŭgusto. La precipitaĵo estas malofta novembre kaj decembre.

BERJAYA
Templo

Vizitindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • preĝejoj
  • maraj strandoj
  • WikiTrans