Lappee
Aspekto
Pending
Lappee estas eksa komunumo de Finnlando. Polenaj analizoj montras, ke Lappee havis regulan loĝandon jam en komenco de la kronologio. Ĝi estis fondita en 1437 ligita al la urbo Lappeenranta 1967. Ekde area cedo (1940) Lappee situis sur limo de Sovetunio. Parto el la komunumo Vahviala, kiu estis nuligita, estis ligita al Lappee en 1946. Parto el la en Finnlando restinta parto de Vahviala estis tamen ligita al Ylämaa, ne al Lappee. Administra centro de la komunumo estis la vilaĝo Vainikkala. Tie situas unu el la lokoj, kie oni normale povas transiri la landlimon. Nuntempe en la areo loĝantoj estas 7000 - 8000. Ekzistas plu kun la nomo Lappee paroĥo de la evangeli-luterana eklezio de Finnlando.

