close
Saltu al enhavo

Kuracbanejo Gellért

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kuracbanejo Gellért
BERJAYA
Spa
varmfonta banejo
banejo Redakti la valoron en Wikidata
Bazaj datoj
Konstrustilo secesia arkitekturo vd
Lando Hungario Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo Újbuda, la 11-a urbodistrikto de Budapeŝto
Situo
Geografia situo 47° 29′ 1″ N, 19° 3′ 3″ O (mapo)47.4837083319.05097222Koordinatoj: 47° 29′ 1″ N, 19° 3′ 3″ O (mapo) [+]

Geografia lokigo sur la mapo : Budapeŝto

Kuracbanejo Gellért (Budapeŝto)
Kuracbanejo Gellért (Budapeŝto)
DEC
BERJAYA

Geografia lokigo sur la mapo : Centra Budapeŝto

Kuracbanejo Gellért (Centra Budapeŝto)
Kuracbanejo Gellért (Centra Budapeŝto)
DEC
BERJAYA
Map
Kuracbanejo Gellért
Retejo http://www.gellertfurdo.hu
BERJAYA
BERJAYA
vdr

La Gellért Termikaj Banejoj, ankaŭ konata kiel la Gellért Banejoj (hungare Gellért gyógyfürdő [ˈɡɛlːeːrt ˈɟoːcfyrdøː), estas banuja komplekso en Budapeŝto, Hungario. Ĝi estas parto de la fama Hotelo Gellért en Budao, de la dekstra (okcidenta) bordo de Danubo.

La banejoj situas en la 11-a distrikto de Budapeŝto, ĉe 1 placo Szent Gellért (1 Szent Gellért tér)

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

La kuracloko konservas sian originalan secesiisman meblaron, la buntajn mozaikojn de Zsolnay, marmorajn kolonojn, vitron kaj statuojn.

Servoj : termoizolaj naĝejoj (8), saŭnoj, artefarita onda naĝejo (ekstere), naĝejoj (endome), privata naĝejo (3 horoj).

BERJAYA
Etaĝplano de Gellért Spa, la granda leksikono de Rávai

La komplekso estis konstruita inter 1912 kaj 1918 en la Secesia stilo. Ili estis difektitaj dum la Dua Mondmilito kaj poste rekonstruitaj. Referencoj al la kuracaj aspektoj de ĉi tiuj lokoj devenas de la 13-a jarcento. Hospitalo troviĝis sur ĉi tiu loko dum la Mezepoko. Dum la otomana okupado, banejoj estis konstruitaj sur ĉi tiu loko. "Magia kuracfonto" estis la nomo uzata de la turkoj en la 16-a kaj 18-a jarcentoj. La banejo nomiĝis Sárosfürdő (kotbano), pro la minerala koto sedimentiĝanta ĉe la fundo de la lagetoj.

La banejoj Gellért estis uzitaj kiel filmloko por la jenaj artaj projektoj:

  • Baterio 1 (1994), reĝisorita de Jan Sverák
  • Cremaster 5 (1997) el la serio The Cremaster Cycle reĝisorita de Matthew Barney
  • Víz (Lagetoj de Deziro) (1999) reĝisorita de Layne Derrick

Transporto

[redakti | redakti fonton]

Ĝi atingeblas per publika transporto, tramoj 47 aŭ 49 de la placo Deák Ferenc aŭ tramo 19 de la direkto de la ponto Margareta aŭ metrolinio 4 de la stacio Keleti.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]