close
Saltu al enhavo

Kemetismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
BERJAYA
Altaro por Toto, Dio de la luno, magio, scienco, skribistoj, saĝo kaj la kalendaro.

Kemetismo, foje literumita kiel kamitismo, ankaŭ konata kiel neterismo/netjeerismo kaj egipta novpaganismo, indikas grupon de "kultoj" kiuj rilatas al la antikvegipta religio kaj kiuj celas revivigi antaŭkristanan, indiĝenan "naturreligion" per alvoko de la kulturo, mitologio kaj kredoj de la antikvaj egiptoj kiuj praktikis politeisman religion, sed adaptita al moderna formo.. La termino devenas de la egipta vorto kmt (ĉar la egipta ne havas vokalojn), kutime literumita kemet, kiu laŭvorte signifas "nigra tero" aŭ la origina nomo de antikva Egiptio.

Unuigitaj per sia respekto al la kulturo kaj spiriteco de la religio de antikva Egiptio, ĉi tiuj grupoj povas esti de rekonstitucia kaj ortodoksa naturoj aŭ rilati sole al unu aŭ kelkaj aspektoj de tiu kulturo, per praktikoj kiuj varias de la provo retrovi la antikvajn praktikojn kiel eble plej fidele ĝis aliroj sufiĉe diversaj kaj eklektikaj[1].

Kelkaj grupoj emas akcepti personan kaj intiman esploradon, lasante membrojn liberaj eksperimenti. Eĉ en la grupoj plej proksime ligitaj al antikvaj tradicioj, la interpretado ĝenerale respondas al la bezonoj de nuntempa spiriteco.

La ĉefaj fontoj de Kemetisma etiko estas diversaj versioj de la 42 neacioj, kiuj ofte estis skribitaj en la egiptaj Libroj de la Mortintoj. Pro la manko de ununura, universale akceptita versio de ĉi tiu teksto, ne ekzistas precize difinitaj kaj universale akceptitaj kondutreguloj inter kemetistoj.

Kemetika etiko baziĝas ekzemple sur la koncepto de Maat kiu estas la kreiva kosma forto, de kiu dependas harmonio, ekvilibro kaj justeco, dum Isfet estas la "ne-krea" aŭ detrua povo, asociita kun malekvilibro kaj kaoso.

La praktiko de ĉi tiuj kredoj ĝenerale prenas la formon de vivado laŭ Ma'at, farado de oferoj al la dioj kaj la mortintoj, deklamado de preĝoj kaj kreado de altaroj , sed ne ekzistas precizaj kaj striktaj gvidlinioj por adorado. Altaroj povas enhavi objektojn kiel kandelojn, idolojn kaj ofervazojn[2]

En Francio ili praktikas ankaŭ interalie la heka-on (egiptan magion), kio estas magio, sed ankaŭ kaj ĉefe parolado kun konvinko kaj el la koro (kiel dum preĝo, himno, ktp.)[3]. Heka formas unu el la pli polemikaj terminoj inter kemetistoj ĉar "heka" ofte difiniĝas kiel egipta magio.

Kemetismo aperis en Usono en la 1970-aj jaroj, kune kun aliaj novpaganaj religioj. En 1970 estis fondita en Usono la Church of the Eternal Source (Eklezio de la Eterna Fonto),en 1973 la Societo Ausar Auset kaj en la 1980-aj jaroj la Kemetic Orthodoxy (Kemetika Ortodokseco). En la 2000-aj jaroj, kemetismo disvastiĝis preter Usono. La movado havas sian plej grandan sekvantaron en Usono, Francio, Ĉeĥio, Italio kaj Rusio.

Diversaj grupoj

[redakti | redakti fonton]

Kemetismo konsistas el tri ĉefaj grupoj, ĉiu el kiuj rigardas sian religian mondbildon malsame. Ekzistas eklektika, politeisma kaj rekonstruisma tendencoj.

  • Novkemetismo : Eklektika pensoskolo kiu miksas antikvajn egiptajn elementojn kun elementoj de viko (angle: wicca) kaj Nova Epoko.
  • Kemetika rekonstruismo : Rekonstruisma movado kiu baziĝas sur egiptologia esplorado, kiel ekzemple Kemetika Ortodokseco kaj Akhet Hwt Hwr , same kiel aliaj konfesioj kiuj estas ĉefe enradikiĝintaj en religia fenomenologio, kiel ekzemple Kemetika Tradiciismo, kiu emas al monoteismo [4]
  • Nigra kemetismo : polemika formo de kemetismo, kiu baziĝas sur la afrrikcentrisma egiptologio, kiu aperis en Usono en la 1990-aj jaroj kaj rigardas la Antikvan Egiption kaj kiu konsistas el tutafrikaj, afrikcentrismaj grupoj antisemitaj. Pro tio en Francio oni uzas ekde 2007 la vorton netjerismo por diferencigi sin aparte de la nigra kemetismo.

Vortuzo de antikva Egipto

[redakti | redakti fonton]
afzthwqylx

La genealogia arbo, sur kiu la vivo estis transdonita, ankaŭ nomiĝis arbo de vivo. En popolaj kredoj, tio estas la nomo donita al arboj, kies sorto estas simbole ligita al la vivo de homo.

La komuna fadeno inter la plej multaj sekvantoj de la kemetismo estas ilia prefero uzi egiptajn nomojn.

Kemetistoj/kametistoj kaj netjeristoj uzas la lingvon de antikva Egiptio por certaj vortoj en sia vortprovizo, preĝoj, ritoj...

Ekzemploj:

“Em hotep” signifas saluton (ĝenerala termino), “mi salutas vin en paco”, “paco estu kun vi”;

“Nyny” kaj alia saluttermino;

“Senebty” signifas “adiaŭ”;

“Hotep” signifas “paco”;

“Ankh Oudjat Seneb” signifas “vivo, forto, sano” aŭ “vivo, prospero, sano”.

La vorto por dio estas neter (aŭ ankaŭ netjer, nether), ina neteret (netjeret) kaj pluralo neteru ( netjeru).

Por siaj diecoj anstataŭ grekaj nomoj ili uzas egiptajn nomojn. Jen kelkaj ekzemploj de la diversaj diecoj adorataj de sekvantoj de la kemitismo:

BERJAYA
Horuso

En kemitismo, ĉiuj egiptaj dioj estas adorataj. La plej gravaj estas:

  • Reo/Ra : Sundio, konsiderata la plej grava dio, ĉar vivo eblas nur per li. Ra havas la kapon de falko.
  • Horuso : Ĉefa dio, kutime portas sceptron kaj ansan krucon. Horuso havas la kapon de falko.
  • Anubo : Dio de funebraj ritoj kiu havas la kapon de ŝakalo.
  • Oziriso : Dio de la postvivo havas homan kapon.
  • Toto : Dio de la luno, magio, scienco, skribistoj, saĝo kaj la kalendaro kiu havas la kapon de ibiso.
  • Iziso : Diino de naskiĝo, renaskiĝo kaj magio, sed ankaŭ diino de morto.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (en) Paul Harrison, Profane Egyptologists: The Modern Revival of Ancient Egyptian Religion ( Profanaj Egiptologoj: La Moderna Reviviĝo de Antikva Egipta Religio), Taylor & Francis, 22a de decembro 2017, p.  15, ISBN 978-1-351-59473-8 .
  2. (en) Kemetic Offering Guide (Gvidilo pri Kemetikaj Oferoj), The Twisted Rope, la 27-a de januaro 2012. Alirdato: la 14-an de junio 2019.
  3. (fr) Heka aŭ egipta magio  [arkivo], ta-netjerou.weebly.com .
  4. (en) Harrison, PM (2012). Profane Egyptologists: The Revival and Reconstruction of Ancient Egyptian Religion. UCL (University College London).

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Marilyn C Krogh; Brooke Ashley Pillifant, Kemetic Orthodoxy: Ancient Egyptian Religion on the Internet: A Research Note, Sociology of Religion (Kemetika Ortodokseco: Antikva Egipta Religio en la Interreto: Esplornoto, Sociologio de Religio), 2004.
  • Ellen Cannon Reed, Circle of Isis: Ancient Egyptian Magic for Modern Witches (Cirklo de Izisa: Antikva Egipta Magio por Modernaj Sorĉistinoj), 2002, ISBN 978-1-56414-568-0 .
  • JG Melton, Encyclopedia of American Religions (Enciklopedio de Amerikaj Religioj), 5a eld., Detroit,1996.