Karo
| Marcus Aurelius Carus (224-283) | |||||
|---|---|---|---|---|---|
Gravuraĵo en medaljono de Marko Aŭrelio Karo, romia imperiestro 282-283.
| |||||
| Persona informo | |||||
| Marcus Aurelius Carus Marcus Aurelius Numerius Carus Marcus Numerius Carus | |||||
| Naskonomo | Marcus Numerius Carus | ||||
| Naskiĝo | 224 en Narbo, Gallia Narbonensis | ||||
| Morto | 283 en apud la Rivero Tigriso, Sasanida Imperio | ||||
| Mortis pro | naturaj kialoj | ||||
| Mortis per | fulmobato | ||||
| Religio | Romia religio vd | ||||
| Ŝtataneco | Roma regno | ||||
| Familio | |||||
| Dinastio | Caran dynasty vd | ||||
| Edz(in)o | nekonata valoro | ||||
| Infanoj | Karino (Romia imperiestro), Numeriano, Paulina (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | militisto | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Marko Aŭrelio Karo (ĉ. 222 - julio aŭ aŭgusto 283) estis romia imperiestro de 282 ĝis 283. Karo estis nomumita pretoria prefekto en 276 fare de imperiestro Probo (232-282). Post la murdo de Probo fare de sia armeo ĉe Sirmium en la aŭtuno de 282, Karo estis devigita surmeti la imperian purpuron. La ĉefa celo de lia regado estis la persa milito, kiun estis preparita lia antaŭulo. Dum sia mallonga regado, Karo batalis kontraŭ la ĝermanaj triboj kaj sarmatoj laŭlonge de la Danuba limo kun sukceso.
Li mortis dum kampanjo kontraŭ la Sasanida Imperio kaj oni kredas, ke li mortis pro nenaturaj kaŭzoj. Oni raportis, ke lin trafis fulmo. Lin sukcedis liaj filoj Karino kaj Numeriano, kreante dinastion, kiu, kvankam mallongdaŭran, provizis plian stabilecon al la reviviĝinta imperio.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Karo, kies nomo antaŭ la surtroniĝo eble estis Marko Numerio Karo, naskiĝis, laŭ malsamaj raportoj, aŭ en Gaŭlio, Ilirio aŭ Afriko. Moderna scienca esplorado inklinas al la unua vidpunkto, metante lian naskiĝon en Narbo (moderna Narbono) en Gallia Narbonensis, kvankam li estis edukita en Romo.
Malmulton oni povas diri kun certeco pri lia vivo kaj regado. Pro la malkresko de literaturo, artoj, kaj la manko de bonaj historiistoj de tiu epoko, tio, kio estas konata, preskaŭ ĉiam estas kovrita de kontraŭdiroj kaj duboj. Li ŝajne estis senatano kaj plenumis diversajn postenojn, kaj civilajn kaj militajn, antaŭ ol esti nomumita pretora prefekto fare de la imperiestro Probo en 282.
La persa reĝo, Bahram la 2-a, estis venkita kaj Ktesifono kaj Seleŭkio konkeritaj. Pluaj avancoj orienten ne sukcesis. Fine de julio 283, Karo subite mortis post ĉirkaŭ dek monatoj da regado, kaj la romianoj retiriĝis. Oficiale oni diris, ke li estis mortigita de fulmo, sed pli probable li estis murdita. Paco estis konkludita, kaj Bahrām, kiu estis for por subpremi ribelojn en la orientaj provincoj, transdonis la regadon de Armenio kaj Mezopotamio al la romianoj.


Du tradicioj ĉirkaŭas lian surtronigon en aŭgusto aŭ septembro de 282. Laŭ iuj plejparte latinaj fontoj, li estis proklamita imperiestro fare de la soldatoj post la murdo de Probo per ribelo ĉe Sirmium. Grekaj fontoj tamen asertas, ke li ribelis kontraŭ Probo en Retio en uzurpo kaj mortigis lin. Supozeble, li komence rifuzis la oferton pro lojaleco, sed baldaŭ akceptis.
La ofte nefidinda Historia Augusta diskonas ambaŭ tradiciojn, kvankam ĝi preferas la unuan. Li ŝajne ne revenis al Romo post sia surtroniĝo, kontentiĝante per anonco al la Senato. Tio estis konsiderinda devio de la konstituciismo de liaj tujaj antaŭuloj, Tacito kaj Probo, kiuj almenaŭ ekstere respektis la aŭtoritaton de la senato, kaj Karo estis la antaŭulo de la eĉ pli despota milita aŭtokratio de Diokleciano. Malgraŭ tio, li ankoraŭ klopodis por diigi la imperiestron Probo.
Kampanjo kontraŭ la Sasanida Imperio kaj morto
[redakti | redakti fonton]Karo donis la titolon de Cezaro al siaj filoj Karino kaj Numeriano, poste, komence de 283, li levis Karinon al la rango de Aŭgusto, lasante lin respondeca pri la okcidenta parto de la imperio por prizorgi kelkajn tumultojn en Gaŭlio. Numeriano partoprenis en ekspedicion kontraŭ la Persoj, planita de Probo.
Dum sia unua kampanjo kiel imperiestro, Karo kaŭzis severan malvenkon al la Kvadoj kaj Sarmatoj ĉe la Danubo, pro kio li ricevis la titolon "Germanicus Maximus"[1]. Laŭdire, 16 mil Kvadoj estis mortigitaj, kaj 20 mil estis kaptitaj. Karo poste daŭrigis tra Trakio kaj Malgranda Azio, aneksis Mezopotamion, avancis al Seleŭkio kaj Ktesifono, kaj marŝis siaj soldatoj trans la Tigrison.
La sasanida reĝo Bahram la 2-a, limigita de interna opozicio kaj liaj trupoj okupitaj per kampanjo en nuntempa Afganio, ne povis efike defendi sian teritorion. La sasanidoj, alfrontitaj de severaj internaj problemoj, ne povis aranĝi efikan kunordigitan defendon tiutempe. Karo kaj lia armeo eble konkeris la sasanidan ĉefurbon Ktesifono. La venkoj de Karo venĝis ĉiujn antaŭajn malvenkojn suferitajn de la romianoj kontraŭ la sasanidoj, kaj li ricevis la titolon "Persicus Maximus"[2].
La espero de Romo pri plia konkero, tamen, estis mallongigita pro lia morto. Karo mortis en sasana teritorio, probable pro nenaturaj kaŭzoj, ĉar laŭdire fulmo lin trafis. Alternativaj teorioj sugestas, ke li mortis pro malsano, aŭ ke rivalo por potenco venenis lin. Alia teorio sugestas, ke la estonta imperiestro Diokleciano estis implikita en la mortigo. Tamen, Leadbetter konsideris neverŝajna, ke Karo estis murdita, ĉar lia armeo ĵus venkis.
Heredaĵo
[redakti | redakti fonton]Simile al la konkeroj de Trajano, 160 jarojn antaŭe, la venkoj de Karo estis tuj forlasitaj de sia posteulo. Lia filo Numeriano, nature de nemilitema karaktero, estis devigita de la armeo retiriĝi trans la Tigrison. La raporto pri la fulmo estis evidente vaste akceptita en la tendaro, kaj la superstiĉa respekto de la soldatoj igis ilin atribui la morton de Karo al la kolero de la dioj. Onidiroj estis disvastigitaj pri malhelaj orakoloj, fiksantaj la limojn de la Imperio sur la Tigriso, kaj minacantaj detruon kontraŭ la romiano, kiu kuraĝus transiri la riveron. Persio estis forlasita al siaj rajtaj posedantoj, kaj nur post Diokleciano, jardekon poste, la persa disputo estis decidita favore al Romo, per la venko de tiu imperiestro.
En la sfero de la civilaj aferoj, Karo estas memorata ĉefe pro la fina subpremado de la aŭtoritato de la senato, kiu estis parte restarigita sub Tacito kaj Probo. Li rifuzis akcepti ilian ratifikon de lia elekto, informante ilin pri la fakto per aroganta kaj malproksima raporto.
Karo estis la lasta imperiestro, kiu kunigis civilan kun milita edukado, en tiu epoko, kiam la du estis pli kaj pli disigitaj. Diokleciano (Imp. 284–305), kiu sukcedis Karon post la mallonga regado de la filoj de ĉi-lasta, devis konfirmi kaj formaligi la apartigon de profesioj kaj la aŭtokratan fundamenton de la imperia regado.
Kvankam Karo estis konata dum sia tuta vivo pro siaj severaj kaj virtaj manieroj, la suspekto pri lia kunkulpeco en la morto de Probo, kune kun lia aroganta konduto al la senato, makulis lian reputacion antaŭ lia morto, kaj Juliano okulfrape lokigis lin inter la tiranoj de Romo, en sia katalogo pri "La Cezaroj".[3]


