close
Saltu al enhavo

Kalveco

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
BERJAYA
la usona aktoro Bruce Willis kalva

Kalveco, senharecomedicine alopecio[1], estas perdo de haroj sur la kranio, do la supra parto de la kapo, postlasante senharan haŭton. La aĝorilata kalveco, aperanta precipe ĉe viroj (speciale blankhaŭtuloj) kaj malofte ĉe virinoj dum la menopaŭzo, ofte estas konsiderata negative en la okcidenta civilizo kiel signo de maljuniĝo. Tendenco por kalviĝi estas parte hereda. La ĉiuj kalvuloj ne estas tutkalvuloj, sed oni povas diri pri homo, ke li estis kalva, kvankam li havus iom de haroj flanke aŭ malantaŭe sia kape, eĉ eble longaj haroj. Kalveco estas pli tipe taksata kiel negativa ol pozitiva eco. Tamen estas ankaŭ kalvuloj, kiuj ŝatas pri sia kalvo.

Kelkaj kalvaj uzas kalvovazon por fari sian kapon brilema.

Kalveco estas parte hereda.

La vira senhariĝo kiel heredita kalveco (androgena harperdo, latine Alopecia androgenetica) komencas kutime ĉe la tempioj. Ĉe la malsano Alopecia areata estiĝas malgrandaj senharaj makuloj, ĝi estas nekompleta, t.n. makula kalveco. Kelkaj medikamentoj, joniga radiado kaj diversaj malsanoj ankaŭ povas estigi kalvecon. Kanceraj medikamentoj kalvigas (tia kalvulo ne havas ankaŭ ekzemple subsoklajn, pubajn nek haŭtajn harojn), sed se tia kalvulo iĝas sana, la haroj komencas kreski denove.

La libervola senharigo de la kapo estas konscia ekkonilo, ekzemple ĉe razkapuloj, en apartaj samseksemaj grupoj, religiaj grupoj, ekz. budhismaj aŭ kristanaj monaĥoj. Depost kelkaj jaroj moderniĝis ke viroj senharigi la tutan kapon por deturni la atenton pri komenca aŭ parta kalveco.

Personoj kiuj volas kaŝi kalvan kapon povas uzi perukon aŭ "tupeon".[2] Ekde la mezo de la 1990-aj jaroj ekzistas la medicina eblo de har-transplantado.

Produktantoj de specialaj ŝampuoj aŭ har-fluidaĵoj promesas eblan prokrastadon de heredita kalvaĵo.

Figure

Figure la adjektivo "kalva" estas uzata por esprimi ion senvegetaĵan, ekz. kalva monto. Vidu artikolojn senarbarigorearbarigo.

Referencoj

  1. Alopecio en NPIV , t.e. tuta aŭ parta senhareco.
  2. "Tupeo" estas neoficiala esperantlingva neologismo pri "parta peruko", do parta artefarita hararo, imitanta naturan kaphararon, kiu kompletigu la naturan hararon. Atentu ke eĉ la tre ampleksa Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto ne mencias la neologismon, kiu devenas de la franca vorto toupet (vidu q1413777 en vikidatumoj), en la angla lingvo pseŭdofrance literumita toupée.

Vidu ankaŭ