Kalipo de Kiziko
| Καλλίππος ο Κυζίκου (370 a. K. - 300 a. K.) | ||
|---|---|---|
Bildo de la greka matematikisto, Kalipo de Kiziko. | ||
| Persona informo | ||
| Κάλλιππος | ||
| Naskonomo | Κάλλιππος | |
| Naskiĝo | 370 a. K. en Kiziko, Turkio | |
| Morto | 300 a. K. en Knido, Turkio | |
| Lingvoj | antikva greka vd | |
| Alma mater | Liceo de Aristotelo | |
| Profesio | ||
| Okupo | matematikisto astronomo | |
| Laborkampo | astronomio vd | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Kalipo de Kiziko estis greka astronomo kaj matematikisto, kiu precize kalkulis la daŭron de la jarsezonoj kaj konstruis kalendaron uzatan de ĉiuj pli postaj astronomoj.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Kalipo naskiĝis en Ciziko, Turkio, kaj studis sub Eŭdokso de Knido ĉe la Akademio de Platono. Li ankaŭ laboris kun Aristotelo ĉe la Liceo, kio signifas, ke li aktivis en Ateno antaŭ la morto de Aristotelo en 322 a.K. Li observis la movojn de la planedoj kaj provis uzi la skemon de Eŭdokso pri konektitaj sferoj por klarigi iliajn movojn. Tamen, li kredis, ke 27 sferoj ne sufiĉis por klarigi la planedajn movojn, kaj tial li aldonis sep pliajn por doni totalon de 34. Laŭ la priskribo en la Metafiziko de Aristotelo, li aldonis du sferojn por la Suno, du por la Luno, kaj po unu por Merkuro, Venuso kaj Marso.
Kalipo faris zorgemajn mezuradojn de la daŭroj de la sezonoj, trovante ilin (komencante per la printempa ekvinokso) esti 94 tagoj, 92 tagoj, 89 tagoj kaj 90 tagoj. Ĉi tiu variado en la sezonoj implicas varion en la rapido de la Suno, nomata la "suna anomalio". Li ankaŭ daŭrigis la laboron faritan de Metono de Ateno por mezuri la daŭron de la jaro kaj konstrui precizan lunsunan kalendaron. La Metona ciklo havis 19 tropikajn jarojn kaj 235 sinodajn monatojn en 6 940 tagoj. La Kalipa ciklo sinkronigas tagojn kaj rotaciojn laŭ orbito ene de la Metona ciklo, notante la diferencon de unu post 4 Metonaj cikloj, daŭro de 76 jaroj. Distingi rotaciojn kaj tagojn sugestas scion pri la precesia ciklo.

Kalipo komencis sian observado-ciklon en la somera solstico en 330 a.K. (28-a de junio en la prolepsa julia kalendaro)[1]. La komenca pozicio de la ciklo, la stela pozicio kaj la sidera horo determinanta la eklipson, estas uzataj de pli postaj astronomoj por kalibri iliajn observojn rilate al postaj eklipsoj. La Kalipa ciklo de 76 jaroj ŝajnas esti uzata en la mekanismo de Antikitero, antikva astronomia mekanika horloĝo kaj observada helpilo de la 2-a jarcento a.K. (malkovrita en mediteraneaj akvoj de Grekio). La mekanismo havas ciferplaton por la kalipa ciklo kaj la 76 jaroj estas menciitaj en la greka teksto de la manlibro de ĉi tiu malnova aparato. La kratero Kalipo sur la Luno estas nomita omaĝe al li.[2]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Eŭdokso el Knido (408 a. K. - 355 a. K.)
- Sostrato de Knido (336 a. K. - 275 a. K.)
- Ktezio de Knido (441 a. K. - 397 a. K.)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La prolepsa julia kalendaro estis kreita por enhavi datojn antaŭajn al la jaro 8 p. K.
- ↑ La kuranta dokumento estis tradukita el la angla samnoma Vikipedio.


