Yunfu

| Yunfu | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| departemento-ranga urbo urbego | |||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 527300 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 2 383 350 (2020) [+] | ||
| Loĝdenso | 306 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 22° 55′ N, 112° 2′ O (mapo)22.92423112.03526Koordinatoj: 22° 55′ N, 112° 2′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 133 m [+] | ||
| Areo | 7785,11 km² ( 778 511 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC+08:00 [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Yunfu (per simpligita ĉina skribo 云浮, per tradicia ĉina skribo 雲浮, kun tonsignoj Yúnfú, antaŭe latinigita kiel Wanfow) estas milionurbo je prefektuja nivelo en provinco Gŭangdongo en Ĉina Popola Respubliko.

Demografio
[redakti | redakti fonton]En 2021 la prefektujnivela loĝantaro estis 2 383 400 homoj.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La kuntirita milionurbo kuŝas sur areo 7787 km² kaj en montaro kaj en montetaro 133 m super la marnivelo laŭ rivero kaj administras 5 distrikt-nivelajn dividojn, kiel Luoding. 67 % de la areo estas arbarkovrita. Zhaoqin troviĝas 45, provinca sidejo Kantono (Ĉinio) 126, Zhongshan 145, Makao 175, Maoming 184, Honkongo 229, Ŝanhajo 1309, ĉefurbo Pekino 1927 km laŭ [rompita ligilo].
Historio
[redakti | redakti fonton]Yunfu estis levita al statuso de prefektujnivela urbo la 5-an de aprilo 1994. Pli longe la areo estis distribuita al pluraj dividoj.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]La prefektujnivela milionurbo estas precipe agrikultura. Pli ol 670 specoj de plantoj uzataj en tradicia ĉina medicino kreskas en tiu areo. Tamen ĝi estas riĉa je mineralaj resursoj (ekzemple oro, arĝento, kupro, fero, marmoro, granito, kalkŝtono kaj pirito). La agrikulturo kultivas rizojn, legomojn, teojn, pampelmusojn kaj bredas porkojn, kokojn, anserojn kaj dolĉakvajn fiŝojn. Yunfu servas kiel regiona centro de ŝtonminado kaj ŝtonĉizado.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]La milionurbo estas atingebla voje, trajne kaj ŝipe. La rivero havas 100 kilometrojn da akvovojo, ebligante rektan kargotransporton al Honkongo.
Klimato
[redakti | redakti fonton]La klimato estas humida subtropika klimato kun musona influo laŭ klimata klasifiko de Köppen: Cfa. La jara averaĝa temperaturo estas 22 °C kaj varias inter 18-27 °C. Jare averaĝe pluvas 1612 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed la precipitaĵo koncentriĝas inter aprilo-septembro.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- preĝejoj
- 5 muzeoj
- 6 artgalerioj
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans








