József Kautzky
Aspekto
| József Kautzky | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 15-an de januaro 1927 en Soroksár |
| Morto | 20-an de februaro 2019 (92-jaraĝa) en Budapeŝto |
| Ŝtataneco | Hungario |
| Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (1946–1948) |
| Familio | |
| Patro | József Kautzky (en) |
| Frat(in)oj | Ervin Kautzky (en) |
| Edz(in)o | Ilona Kállay Éva Spányik (en) |
| Infanoj | 2 |
| Okupo | |
| Okupo | aktoro |
József Kautzky [jOĵef kaucki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kautzky József estis hungara aktoro, voĉoaktoro.
József Kautzky naskiĝis la 13-an de januaro 1927 en Soroksár (laŭ alia informo la naskiĝdato estas 15-a) -- mortis la 20-a de februaro 2019.
Biografio
[redakti | redakti fonton]József Kautzky akiris diplomon en Teatra Akademio en 1948. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Teatro Csokonai (Debrecen). Liaj sekvaj teatraj stacioj estis:
- Nacia Teatro (Pécs) (1949-1952)
- Teatro de Hungara Armeo (1952-1958)
- Teatro Thália (Budapeŝto) (1958–1996) (tiu teatro aktuale havis plurajn nomojn).
Inter 1953-2004 li havis 71 filmajn rolojn. Li ricevis premion en 1983. Li havis edzinon, poste li eksedziĝis, li denove edziĝis al Ilona Kállay, fine li vidviĝis.
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Somermeznokta sonĝo - Demetrius (en Debrecen)
- Otelo - Cassio (en Debrecen)
- Rikardo la 2-a - grafo de Northumberland (en Teatro Thália)
- La dresado de la megero - Hortensio (en Teatro Hungara Armeo)
- Molière: Tartufo - Damis (en Debrecen)
- Ede Szigligeti: Liliomfi titolrolo (en Debrecen)
- József Katona: Bánk bán - Biberach (en Teatro Thália)
Elektitaj kinejaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Fel a fejjel (1954)
- Csempészek (1958)
- Nuda diplomato (1963)
- La kaporalo kaj la aliaj (1965)
- A néma dosszié (1978)
- A három testőr Afrikában (1996)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Vihar a Sycamore utcában (1959)
- Jaguár (1967)
- A cárné összeesküvése (1976)
- Charley nénje (1986)
- A templom egere (1998)
- Hóesés Vízivárosban (2004)


