close
Saltu al enhavo

Ivankiv

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ivankiv ·
BERJAYA
urbotipa loĝloko en Ukrainio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando BERJAYA Ukrainio
Provinco BERJAYA Kieva provinco
Distrikto Viŝhoroda distrikto
Poŝtkodo 07200
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 9 993  (2022) [+]
Loĝdenso 1 249 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 56′ N, 29° 54′ O (mapo)50.93277777777829.904722222222Koordinatoj: 50° 56′ N, 29° 54′ O (mapo) [+]
Alto 138 m [+]
Areo 8 km² ( 800 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Ivankiv · (Kieva provinco)
Ivankiv · (Kieva provinco)
DEC
BERJAYA
Situo de Ivankiv ·
Ivankiv · (Ukrainio)
Ivankiv · (Ukrainio)
DEC
BERJAYA
Situo de Ivankiv ·

Map

Alia projekto
BERJAYA Vikimedia Komunejo Ivankiv [+]
BERJAYA
BERJAYA
vdr

Ivankiv (ukraine Іванків) estas urbotipa loĝloko en Ukrainio. Ĝi situas en la Kieva provinco kaj ekde 2020 en la Viŝhoroda distrikto. Komence de 2019 en la loĝloko vibis 10 439 loĝantoj, komence de 2022 estis 9 993.[1] La loĝantoj etendiĝas sur areo de 8 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 249 loĝantoj/km². La mezuma supermara alteco de la urba areo estas 138 metroj. La loĝloko situas ĉe la maldekstra bordo de la rivero Teteriv (Тетерiв), rivero de 365 kilometroj kiu fine enfluas la Dnepron aŭ Dnipron.

Situanta meze de la Viŝhoroda distrikto, Ivankiv kuŝas inter Kievo kaj Pripjat. Ĝi situas 68 km sude de la elektrocentralo de Ĉernobilo aŭ Ĉornobilo, kaj la enirejo al la ekskludzono situas 32 km norde, ĉe la vilaĝeto Ditjatki (Дитятки) de Ivankiv. Ivankiv ne estis tiom trafita de la katastrofo de Ĉernobilo kompare kun aliaj loĝataj lokoj.

La Ivankiva historia muzeo estis detruita dum la rusia invado de Ukrainio en 2022, kio kaŭzis la perdon de pli ol dudek verkoj de la artistino Marija Primaĉenko[2][3]. La setlejo estis uzata de la rusia militistaro kiel grunda bazo por plifortigo en ilia puŝo al Kievo. La brita televida kanalo BBC citis lokajn loĝantojn dirante, ke la okupantaj rusiaj fortoj ne permesis evakuadon kaj pafus iu ajn, kiu provis forlasi la setlejon[4]. La 1-an de aprilo 2022, ukrainiaj fortoj de la 109-a bataliono de la 10-a montara atakbrigado reakiris kontrolon de Ivankiv[5][6].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]