close
Saltu al enhavo

Internacia Civila Servo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Civila Servo
emblemo
BERJAYA
pac-organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1920 vd
Agareo

pacismo
volontulado
workcamp

Fondintoj Pierre Cérésole vd
Retejo Oficiala retejo
BERJAYA
BERJAYA
vdr

Internacia Civila Servo, aŭ SCI de ĝia franca nomo Service Civile International estas ne-registara organizaĵo, kies celo estas la organizado de naciaj kaj internaciaj staĝoj, longdaŭraj, edukaj kaj klerigaj. Dum konkreta laboro por paco homoj el diversaj kulturoj konatiĝadas kaj interkompreniĝadas por realigi komunan celon.

Strukturo kaj disvastiĝo

[redakti | redakti fonton]

La fundamento estas libervola kunlaboro. Ekzistas filioj en 40 ŝtatoj kaj datenbanko kun partneraj organizaĵoj. Ĝia ĉefsidejo troviĝas en Antverpeno, Belgio. SCI estas en konsultaj rilatoj kun la Konsilio de Eŭropo. Ĝi membras en (CCIVS) YFJ, AVSO kaj UNITED. En 1987 ĝi estis agnoskita de UN kiel "heroldo de paco".

En la jaro 1920 la organizo estis fondita de esperantisto Pierre Cérésole, kun sekretario ekde 1935 Rodolfo Olgichi. Ties unua agado okazis en 1920-21 sur la iama batalkampo de Verdun, Francio. Pri postaj helpagadoj en diversaj landoj, Pierre Cérésole verkis bultenojn en Esperanto.

Svisa sekcio fondiĝis en la jaro 1945, kiam ĝi kunorganizis helpagadon por infanoj suferintaj la militon. Post la Dua Mondmilito SCI aktivadas en pluraj landoj de Eŭropo, Azio, kaj Afriko. Dum la Malvarma milito okazis komenciĝo de interŝanĝo de volontuloj el oriento kaj okcidento.

Post 1990, la SCI signife kreskis.

[redakti | redakti fonton]

La germana filio kun sidejo en urbo Bonn refondiĝis kiel IFDF - ĝi originis el klopodoj de junulara movado de 1924 kun la aktivisto Erich Mohr, kiu agadis por la franc-germana interkompreno. Dum nazia epoko, la SCI provis kaŝi la persekutitajn judojn, plejparte infanojn en franca regiono de Le Chambon-sur-Lignon, kunlabore kun aliaj organizantoj. La aktivulino Simone Chaumex kun Jamy Bisserier savis kvin junajn infanojn en Col du Fanger, Francaj Alpoj.

En Okcidenta Afriko, nome Togolando kaj Ganao, en 1950 kaj poste organizis helpagadon togolandano Gerson Gu-konu. Li baptis sian asocion: Les Volontaires aux Travail (LVT).

La arkivo de Service Civile International (SCI) troviĝas en urba biblioteko de La Chaux-de-Fonds, Svsilando..

Civila Esperanta Servo

[redakti | redakti fonton]

Civila Esperanta Servo estas esperantista asocio kiu naskiĝis kiel societo en landoj kie mankas sekcio de Civila Servo Internacia.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]