close
Saltu al enhavo

Homela regiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
BERJAYA
Homela regiono
Administra regiono
BERJAYA
BERJAYA
BERJAYA
FlagoBlazono
regionoj de Belorusio [+]

LandoBelorusio

Supermara alteco130 m [+]
ĈefurboHomel
- koordinatoj52° N, 30° O (mapo)52.33333333333329.666666666667Koordinatoj: 52° N, 30° O (mapo)
Plej alta punktohighest point of the Homiel Region [+]
Akvokolektejo40 400 km² (4 040 000 ha) [+]
Areo40 400 km² (4 040 000 ha) [+]

Loĝantaro1 316 666 [+] (1-a de januaro 2026)
Denseco32,59 loĝ./km² [+] [+]

GuberniestroGenadz' Salavej

HorzonoUTC+03:00 [+]
ISO 3166-2BY-HO

Homela regiono (Tero)
Homela regiono (Tero)

Homela regiono (Belorusio)
Homela regiono (Belorusio)
DEC
BERJAYA

Map
Homela regiono

BERJAYAVikimedia Komunejo:  Gomel Region [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
BERJAYA
BERJAYA
vdr

La Homela regiono (beloruse Гомельская вобласць, latinliterigite homel'skaja voblasć) kovras la sudorientan parton de Belorusio. Temas pri unu el ses administraj regionoj de la lando, nomataj voblasći (komparu la artikolon oblasto), kiuj aldone al la sendependa areo de la ĉefurbo Minsko dividas Belorusion. La regiono en sia nuna formo estis fondita la 15-an de januaro 1938. Ĝia areo kovras 40 400 kvadratajn kilometrojn. Ĉefa urbo - administre, komerce kaj kulture - estas Homel. La limoj konfirmiĝis en 1960 en administra geografia reformo de la Belorusa SSR ene de Sovetunio, kaj rekonfirmiĝis post la sendepentiĝo de la respubliko Belorusio post septembro 1991.

Administra divido

[redakti | redakti fonton]

La regiono konsistas el 21 distriktoj:

La regiono havas 17 urbojn, 17 urbetojn kaj ĉirkaŭ 2440 vilaĝojn. La plej grandaj urboj estas Homel, Mazir, Reĉica, Svetlahorsk, Ĵlobin, Kalinkaviĉi kaj Rahaĉoŭ.

Marĉoj kovras 13 procentaĵojn de la regiona teritorio, kaj arbaroj 44 procentaĵojn. Parto de la teritorio malpuriĝis per radioaktivaj elementoj post la Nuklea akcidento de Ĉernobilo en 1986.

La reliefo estas precipe malalta. Dominaj altaĵoj altas 135 ĝis 150 metrojn super la marnivelo. Precipaj mineraloj estas nafto, saloj, sabloj kvarcaj, silikataj, bruna karbo, bruleblaj skistoj, argilo, kreto, okro, torfo.

Modernkontinenta.

Ĉefaj riveroj

[redakti | redakti fonton]

Dnepro, kaj ĝiaj flankriveroj: Pripjac, Berezina kaj Soĵ.

Ĉefaj naturparkoj

[redakti | redakti fonton]

Pripjaca pejzaĝ-hidrologia parko, Polesa radiada-ekologia rezervejo.

Ekonomiko

[redakti | redakti fonton]

Ligna, celulit-papera, nafta, nutraĵa industrio, produktado de agrikulturaj, drenadaj maŝinoj, fenestra vitro.

Agrikulturo

[redakti | redakti fonton]

Bestobredado, birdobredado, plantado de terpomoj, cerealoj, furaĝo kaj lino.