Historia pentrarto

Historia pentrarto (france: Peinture d'histoire) estas specifa pentradĝenro, kiu rilatas al la bildigo de famaj scenoj de la historio de kristanismo, de la antikva periodo, de variaj mitologioj aŭ de pli freŝdataj historiaj okazaĵoj (bataloj, ktp...).
En 1667, ĝi estis rigardita de André Félibien (historiografo, arkitekto kaj teoriisto de la franca klasikismo) kiel la plej grava ĝenro de la tuta pentrado. Tiu graveco de historia pentrado tamen malgrandiĝis ekde la fino de la 18-a jarcento kaj laŭlonge de la unua duono de la 19-a jarcento, kiam eksmodiĝis klasikismo ĉefe post la lastaj epokoj de la romantismo, kiu ankoraŭ interesiĝis specife pro aferoj de la pasinteco kaj ĉefe de la mezepoko kaj aperis aliaj pli popularaj ĝenroj, kiel portretoj kaj pejzaĝoj.
Ĉiukaze la ĝenro ĉiam reaperos kiam pro specifaj kialoj estus sociaj, politikaj aŭ kulturaj faktoroj kiuj interesigus eventualajn pentristojn, ŝatantojn kaj aĉetontojn al historiaj aferoj, specifa historia momento aŭ pli specife historia evento. Tre ofte tiuj pentraĵoj verkiĝas for de la ekstera pentrarta evoluo. Tio okazas ekzemple kaze de sendependiĝoj de historiaj "novaj landoj", centjariĝoj ktp.
Historia pentrarto kaj historio
[redakti | redakti fonton]
Tre ofte tiu ĝenro de pentrado kolizias kun la propra disvastigado de historiaj eventoj, epokoj kaj okazintaĵoj, ĉar tre ofte la populara bildo de historiaj okazintaĵoj fiksiĝas kiel ili aperas en tiuj historiaj pentraĵoj, eĉ se tiu bildo ne estas objektive kaj historie taŭga. Plej malbone, tre ofte la historia pentrado estas kaŭzita de ideologiaj klopodoj prezenti difinitan momenton kiel ekzemplo ĉu bona ĉu malbona por estanta aŭ estonta politiko.
Pentristoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Wolfgang Brassat: Das Historienbild im Zeitalter der Eloquenz. Von Raffael bis Le Brun. Akademie-Verlag, Berlin 2002, ISBN 3-05-003757-1.
- Monika Flacke (eld.): Mythen der Nationen. Ein Europäisches Panorama. Katalog. Berlin 1998.
- Ralph Gleis: Anton Romako. Die Entstehung des modernen Historienbildes. Wien, Köln, Weimar 2010, ISBN 978-3-412-20613-0.
- Thomas Gaehtgens, Uwe Fleckner (eld.): Historienmalerei. Reimer, Berlin 1996, ISBN 3-496-01138-6.
- Harald Klinke: Amerikanische Historienmalerei. Neue Bilder für die Neue Welt. Graphentis Verlag, Göttingen 2011, ISBN 978-3-942819-00-8.
- Rudolf Kuhn: Erfindung und Komposition in der Monumentalen Zyklischen Historienmalerei des 14. und 15. Jahrhunderts in Italien. Lang, Frankfurt a. M. 2000, ISBN 3-631-37022-9.
- Ekkehard Mai (eld.): Historienmalerei in Europa. Paradigmen in Form, Funktion und Ideologie. Mainz: von Zabern 1990.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
