Highveld

La Highveld (en afrikansa: Hoëveld, prononce [ˈɦuəfælt], laŭvorte 'Alta Lando') estas la parto de la sudafrika interna altebenaĵo kiu havas altitudon iom super 1 500 m, sed sub 2 100 m, tiel ekskludante la montarajn regionojn de Lesoto sudoriente de Highveld. Ĝi estas hejmo de kelkaj el la plej gravaj komercaj agrikulturaj regionoj de la lando, same kiel ĝia plej granda koncentriĝo de metropolaj centroj, precipe la kunurbejo Ĥaŭtengo, kiu gastigas unu trionon de la loĝantaro de Sud-Afriko.
Urboj de Highveld estas Johanesburgo, Pretorio, Bloemfontein, Vereeniging, Welkom, Carletonville, krom la urberoj West Rand kaj East Rand. La diamant-mina urbo Kimberley kuŝas sur la bordo de Highveld kaj de sudorienta Kalahari.
Ĉirkaŭ duono de la oro iam produktita en la mondo estis minita ĉe Highveld ekde 1880. La plej grandaj deponejoj situas en la Witwatersrand, kiu centras ĉirkaŭ Johanesburgo, kun pli malgrandaj deponejoj en la norda Liberŝtato proksime de Welkom kaj Virginio. La Highveld ankaŭ estas treege riĉa je diamantoj, karbo, vanado kaj mangano.
