close
Saltu al enhavo

Hejuan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
BERJAYA
Hejuan
BERJAYA
departemento-ranga urbo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 517000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 093 900  (2018) [+]
Loĝdenso 198 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 23° 45′ N, 114° 42′ O (mapo)23.75033114.69229Koordinatoj: 23° 45′ N, 114° 42′ O (mapo) [+]
Alto 39 m [+]
Areo 15653,63 km² (1565363 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
BERJAYA
Hejuan (Ĉinio)
Hejuan (Ĉinio)
DEC
BERJAYA
Lokigo de Ĉinio en mondo
Situo de Hejuan

Map

Alia projekto
BERJAYA Vikimedia Komunejo Heyuan [+]
BERJAYA
BERJAYA
vdr

Hejuan, per simpligita ĉina skribo 河源, per pinjino Héyuán estas milionurbo je prefektuja nivelo en provinco Gŭangdongo en Ĉina Popola Respubliko. La laŭvorta signifo de la loknomo estas "origino de la rivero", sed la nuntempa kromnomo estas "Hejmurbo de la Dinosaŭro en Ĉinio", pro la miloj da dinosaŭraj ovofosilioj.

BERJAYA
Kunfluejo de 2 riveroj

Demografio

[redakti | redakti fonton]
BERJAYA
Loĝkvartalo

En 2020 la prefektujnivela loĝantaro estis 2 837 686 homoj.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La kuntirita urbego kuŝas sur ebenaĵo kaj montetaro sur areo 15654 km² 39 m super la marnivelo ĉe kunfluejo de 2 riveroj kaj administras 6 dividojn. Hejuan inkluzivas multajn pluvarbarojn kaj grandan lagon, pli precize rezervujon, krome ĝi estas riĉa je naturaj rimedoj, fekunda tero, pluraj mineralaj deponaĵoj kiel fererco, volframo, stano, fluorito.

BERJAYA
Urbomuro

La distrikto Hejuan ekzistis dum 1 504 jaroj, de 483 ĝis 1987. En tiu periodo la administraj limoj ofte ŝanĝiĝis. En 2020 inundo okazis.

La agrikulturo produktas kivifruktojn, liĉiojn, prunojn, sekigitajn fungojn, ajlojn, teojn, rizojn kaj bredas porkojn, kokojn. La industrio konsistas el minado kun metalurgio, cementproduktado.

La plej altnivela eduko okazas en la loka kampuso kaj altlernejo.

BERJAYA
Stacidomo

La milionurbo estas atingebla per vojoj, trajnoj, krome la rivero estas navigebla.

La klimato estas humida subtropika klimato kun musona influo laŭ klimata klasifiko de Köppen: Cfa kun mallongaj, mildaj vintroj, kaj longaj, varmaj, humidaj someroj. La printempo estas ĝenerale nubeca kaj ofte pluva, la aŭtuno estas suna kaj seka. La jara averaĝa temperaturo estas 22 °C kaj varias inter 18-27 °C. Jare averaĝe pluvas 1907 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed la precipitaĵo koncentriĝas inter aprilo-junio.

Bildoj pri urbo Hejuan
BERJAYA
Panoramo kun ponto
BERJAYA
Avenuo kaj kultúra parko
BERJAYA
Norda Enirejo de Kultura Placo
BERJAYA
Statuo de Sun Jatsen
BERJAYA
Teatro
BERJAYA
Hotelo
BERJAYA
Pagodo
BERJAYA
Konfucea templo

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • preĝejoj
  • la muzeo fanfaronas pri la plej granda kolekto de dinosaŭraj ovoj, kun 10 008 individuaj specimenoj en 2004
  • Statuo de Sun Jatsen

Famaj nomportantoj

[redakti | redakti fonton]

La asteroido 3746 Heyuan estas nomita laŭ la milionurbo.

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans