close
Saltu al enhavo

Korea alfabeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hangulo)
Korea alfabeto
Vorto hangeul enskribita helpe de hangeŭlo.
Vorto hangeul enskribita helpe de hangeŭlo.
Korea alfabeto 한글/조선글
Norma transskribo
(ekde 2000)
Hangeul/Joseongeul
McCune-Reischauer
(1984-2000)
Han'gŭl/Chosŏn'gŭl
Esperanta transskriboHangul/Ĉosongul
BERJAYA
vdr

La korea alfabetoHangulo[1] (koree 한글 hangeul, elparolata kiel "hangul") estas uzata por skribi la korean lingvon. Ĝi estis kreita en la jaroj 1440 post rekomendo de la reĝo Seĝong.[2][3]

Malsimile al aliaj alfabetoj, la koreaj literoj (koree: 자모 jamo, elparolata kiel "ĉamo") kuniĝas en silabvaloraj kvadrataj ĉeloj. La jamo-literoj estas metitaj en la ĉelon de supre malsupren kaj de maldekstre dekstren laŭ la ordo de la fonemoj en la silabo. La formo de ĉiu jamo priskribas la fonemon laŭ la tiama lingva teorio, simile al la ŝava alfabeto.

En la tuta Koreio ĉiujare (9-a de oktobro en la sudo, 15-a de januaro en la nordo) estas festata la Tago de Hangul, kiu omaĝe memorigas pri la kreo de la skribsistemo.

Kvankam la korea alfabeto havas aspekton iom similan al la logograma skribo de la ĉina lingvo, la du skribsistemoj ne estas rilataj. Sed ĉinaj signoj (nomataj 한자 hanja, kiel "hanĉa") foje estas uzataj kune kun la korea alfabeta sistemo, vidu Ĉina skribo.

Antaŭ Hangulo, koreoj uzis la ĉinan skribon por skribi la korean, nomatan Hanja. Sed multaj malriĉuloj ne komprenis la sistemon. Sekve la reĝo Seĝong kreis la korean alfabeton.

한글 자모 Hangeul Jamo (Koreaj Literoj)
Bazaj literoj
Konsonantoj Vokaloj
JamoNomoLatinliterigo
silabkomence/fine
PrononcoIFA JamoNomoLatinigoPrononcoIFA
기역 (giyeok)g/kk/k ne-ellasata[k‑]/[‑k̚] (a)aa[‑a‑]
니은 (nieun)nn[n] (ya)yaja[‑ja‑]
디귿 (digeut)d/tt/t ne-ellasata[t‑]/[‑t̚] (eo)eoo malferma[‑ʌ‑]
리을 (rieul)r/lr frapeta/l postalveola[ɾ‑]/[‑l] (yeo)yeojo malferma[‑jʌ‑]
미음 (mieum)mm[m] (o)oo[‑o‑]
비읍 (bieup)b/pp/p ne-ellasata[p‑]/[‑p̚] (yo)yojo[‑jo‑]
시옷 (siot)s/ts/t ne-ellasata[s‑]/[‑t̚] (u)uu[‑u‑]
이응 (ieung)-/ng-/ng[ʔ]/[‑ŋ] (yu)yuju[‑ju‑]
지읒 (jieut)j/tĉ/t samkiel [tɕ-]/[‑t̚] (eu)euu neronda[‑ɯ‑]
치읓 (chieut)ch/tĉh/t samkiel [tɕʰ‑]/[‑t̚] (i)ii[‑i‑]
키읔 (kieuk)kkh/k samkiel [kʰ‑]/[‑k̚]
티읕 (tieut)tth/t samkiel [tʰ‑]/[‑t̚]
피읖 (pieup)pph/p samkiel [pʰ‑]/[‑p̚]
히읗 (hieut)hh/t samkiel [h‑]/[‑t̚]
Kompozitaj literoj
Duoblaj konsonantoj Kompozitaj vokaloj
JamoNomoLatinigoPrononcoIFA JamoNomoLatinigoPrononcoIFA
쌍기역 (ssanggiyeok)kk/kk streĉa/k samkiel [kʼ‑]/[‑k̚] (ae)aee malferma[‑ɛ‑]
쌍디귿 (ssangdigeut)tt/tt streĉa/t samkiel [tʼ‑]/[‑t̚] (yae)yaeje malferma[‑jɛ‑]
쌍비읍 (ssangbieup)pp/pp streĉa/p samkiel [pʼ‑]/[‑p̚] (e)ee ferma[‑e‑]
쌍시옷 (ssangsiot)ss/ts streĉa/t samkiel [sʼ‑]/[‑t̚] (ye)yeje ferma[‑je‑]
쌍지읒 (ssangjieut)jj/tĉ streĉa/t samkiel [tɕʼ‑]/[‑t̚] (wa)waŭa[‑wa‑]
Konsonantaroj (nur silabfine) (wae)waeŭe malferma[‑wɛ‑]
JamoNomoLatinigoPrononcoIFA (oe)oeŭe[‑ø‑][‑we‑]
기역 시옷 (giyeok siot)k;ksk;ks[‑k̚];[‑ks‑] (wo)woŭo malferma[‑wʌ‑]
니은 지읒 (nieun jieut)n;njn;nĝ[‑n];[‑ntɕ‑] (we)weŭe ferma[‑we‑]
니은 히읗 (nieun hieut)n;nhn;nh[‑n];[‑nh‑] (wi)wiŭi[‑wi‑]
리을 기억 (rieul giyeok)l;lgl;lg[‑l];[‑lg‑] (ui)uineronda ui[‑ɰi‑]
리을 미음 (rieul mieum)l;lml;lm[‑l];[‑lm‑]
리을 비읍 (rieul bieup)l;lbl;lb[‑l];[‑lb‑]
리을 시옷 (rieul siot)l;lsl;ls[‑l];[‑ls‑]
리을 티읕 (rieul tieut)l;ltl;lth[-t];[‑ltʰ‑]
리을 피읖 (rieul pieup)l;lpl;lph[‑l];[‑lpʰ‑]
리을 히읗 (rieul hieut)l;lhl;lh[‑l];[‑lh‑]
비읍 시옷 (bieup siot)p;bsp;ps[‑p̚];[‑ps‑]
  • La latinigo en la tabelo estas la reprezenta literumo. "ㄱ" silabfine (k), ekzemple, iĝas "ng" antaŭ "ㄴ" (n), do la konsonanta akumulaĵo estas skribata kiel "ngn" (ne "kn"); kiam silabfina "ㄹ" (l) estas sekvanta de "ㄴ" (n), la akumulaĵo iĝas "ll" (ne "ln"); kaj konsonantaro "ㅄ" (ps) estas skribata kiel "p" krom se "ㅇ" (vokalo) sekvas. Por la detala regularo, vidu la artikolon de "Latinliteriga transskribo de la korea lingvo".

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Monato, internacia magazino sendependa, numero 1993/07, paĝo 17-18: Ĉinaj ideogramoj en Koreio verkita de Ahn Song-san.
  • Monato, internacia magazino sendependa, numero 1994/07, paĝo 22: La korea alfabeto verkita de Ahn Song-san.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. "Esperanto-korea korea-Esperanto vortaro" Hajpin Li. Seulo, 1991
  2. "알고 싶은 한글". 국립국어원. National Institute of Korean Language. Arkivigite je 2020-02-18 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 22an de Marto 2018.
  3. Kim-Renaud 1997, p. 15

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]