close
Saltu al enhavo

Gat

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gat
BERJAYA
telo, arkeologia loko [+]
Koordinatoj31° 41′ 59″ N, 34° 50′ 49″ O (mapo)31.6997234.84694Koordinatoj: 31° 41′ 59″ N, 34° 50′ 49″ O (mapo)

Gat (Centra distrikto de Israelo)
Gat (Centra distrikto de Israelo)
DEC
BERJAYA
Lokigo de Centra distrikto de Israelo en Israelo

Map
Gat
BERJAYAVikimedia Komunejo:  Tel Zafit [+]
BERJAYA
BERJAYA
vdr

Gat (hebree גת, "vinpremilo") estis kutima loknomo en antikva Israelo kaj la ĉirkaŭaj regionoj. Pluraj urboj de tiu nomo menciiĝas en la juda torao respektive kristana malnova testamento. Inter ili estis la marborda urbo Gat de la filiŝtoj, Gat-Gittaim, kaj Gat ĉe monto Karmel.

'Gat de la filiŝtoj' estis unu el la kvin filiŝtaj urboŝtatoj, kiuj komence de la 12-a jarcento a.K. establiĝis ĉe la bordo de la Mediteranea Maro, sude de la hodiaŭa urbo Tel-Avivo.

Laŭ la torao, dum la tempoj de la judaj reĝoj Davido kaj Salomono, la reĝo de la urbo nomiĝis Aĉiŝ. Gat estis la hejmo de Goliath, kiun fine spektakle venkas Davido. Tamen antaŭe, kiam li forkuris de la juda reĝo Ŝaul, Davido eskapis al Gat kaj servis sub la reĝo Aĉiŝ.