Eskvizita koturnikopo
Eskvizita koturnikopo (Coturnicops exquisitus) | ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Eskvizita koturnikopo au Ralo de Swinhoe (Coturnicops exquisitus) estas malgranda marĉobirdo de la familio Raledoj kiu troviĝas en nordorienta Azio. Oni konas ĝin nur en du lokoj en Manĉurio kaj sudorienta Siberio, apartigitaj per pli ol 1000 km; tamen, en 2018, oni trovis novan reproduktan populacion en la regiono Amura, inter ambaŭ. Ties naturaj habitatoj estas marĉoj, nesalakvaj lagoj, kaj plugebla tero. Ĝi estas la plej malgranda ralo en la mondo estante 13 cm longa kaj nur 24.5 gramojn peza. Ĝi estas bruneca specio, markita per nigraj makuletoj en dorso kaj flugiloj, kie estas ankaŭ blanka zono.
Ĝi estas minacata pro habitatoperdo, kaj konsiderata vundebla specio en la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj.[1]
La genronomo kombinas coturnix, latinlingva vorto por "koturno", kun ōps, greklingva vorto kun la signifo "aspekto".[2] La alternativa komuna nomo rememorigas la britan naturscienciston Robert Swinhoe kiu por la unua fojo priskribis la specion en 1873.[3]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ BirdLife International (2016). "Coturnicops exquisitus". IUCN Red List of Threatened Species. 2016: e.T22692270A93345348. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22692270A93345348.en. Alirita la 12an de Novembro 2021.
- ↑ Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
- ↑ Beolens, Bo. (2003) Whose Bird? Men and Women Commemorated in the Common Names of Birds. London: Christopher Helm, p. 331–332.
| ||||||||||||||||||



