close
Saltu al enhavo

Distrikto Hohenlohe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono Mapo
blazono mapo
Bazaj informoj
Federacia lando: Baden-Virtembergo
Distriktaro: Stutgarto
Regiona ligo: Heilbronn-Frankonio
Administra sidejo: Künzelsau
Areo: 776 km²
Loĝantoj: 115 644 (fine de decembro 2024)
Loĝdenso: 139 po km²
Aŭtokodo: KÜN (Künzelsau)
Oficiala kodo: 08126

La distrikto Hohenlohe - germane Hohenlohekreis - situas en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Künzelsau. La distrikto estas parto de la distriktaro Stutgarto kaj de la regiona ligo Heilbronn-Frankonio. Laŭ la nombro de loĝantoj la distrikto estas la plej malgranda de la federacia lando.

La distrikto havas areon de 776 km², kaj fine de decembro 2024 ĝi havis 115 644 loĝantojn. Najbaras la distriktoj Neckar-Odenwald kaj Main-Tauber norde, Schwäbisch Hall oriente kaj sude, Heilbronn sudokcidente kaj okcidente.

Administra divido

[redakti | redakti fonton]

La distrikto konsistas el 16 komunumoj, el kiuj 8 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de loĝantoj laŭ la stato fino de decembro 2024.

Urboj:

  1. Forchtenberg (5405 loĝantoj)
  2. Ingelfingen (5501)
  3. Krautheim (4561)
  4. Künzelsau (16 348)
  5. Neuenstein (6618)
  6. Niedernhall (4185)
  7. Öhringen (25 673)
  8. Waldenburg (2986)

Neurbaj komunumoj:

  1. Bretzfeld (12 713)
  2. Dörzbach (2568)
  3. Kupferzell (6665)
  4. Mulfingen (3604)
  5. Pfedelbach (9369)
  6. Schöntal (5557)
  7. Weißbach (2060)
  8. Zweiflingen (1831)

Iuj urboj kaj/aŭ komunumoj interkonsentis kune oferti partojn de la publikaj servoj kadre de administraj komunumaroj. Tiuj grupigoj en la supra listo (laŭ la nuna stato) ne aparte listiĝas.


Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]