close
Saltu al enhavo

Distrikto Donau-Ries

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Distrikto Danubo-Ries)
Blazono Mapo
blazono mapo
bazaj informoj
federacia lando:Bavario
distriktaro:Ŝvabio
administra sidejo:Donauwörth
areo:1274 km²
loĝantoj:135262
(fine de decembro 2025)
Aŭtokodo:DON
Municipokodo:09779
Komunumoj:44
Administreja adreso:Pflegstraße 2
86609 Donauwörth
Retejo:www.donau-ries.de
Situo ene de Bavario
situo de la distrikto en Bavario

La distrikto Donau-Ries (germane: Landkreis) situas en la okcidento de la federacia lando Bavario de Germanio. La urbo Donauwörth estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 1.274 km² fine de decembro 2025 loĝis 135262 homoj; do meznombre 102 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Bavario la koncerna nombro estas 176, en Germanio 231.

Najbaraj distriktoj estas (de nordo laŭ iro de horloĝo) Ansbach, Weißenburg-Gunzenhausen, Eichstätt, Neuburg-Schrobenhausen, Aichach-Friedberg, Augsburg, Dillingen, krome la badenvirtembergaj distriktoj Heidenheim kaj Ostalb).

Pratempa aerolito kreis krateron de kiu restis preskaŭ cirkloforma baseno kun diametro de 22 kilometroj. Ĝia nomo estas Nördlinger Ries.