close
Saltu al enhavo

Boris Gelfand

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Boris Gelfand
BERJAYA
Persona informo
Naskiĝo 24-an de junio 1968 (1968-06-24) (58-jaraĝa)
en Minsko
Lingvoj belorusa
Ŝtataneco Israelo
Soveta Unio
Belorusio Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj 2
Okupo
Okupo ŝakisto
verkisto de nefikcio Redakti la valoron en Wikidata
BERJAYA
BERJAYA
vdr

Boris GELFAND (hebree בוריס גלפנד, beloruse Барыс Абрамавіч Гельфанд) estas israela ŝakisto. Boris naskiĝis la  24-an de junio 1968 en Belorusujo. ŝaka grandmajstro ekde la jaro 1992. Li estis kandidato de Monda Ŝako-Ĉampiono en 2012. En 1992 Boris estis tria en la listo de FIDE (post Garri Kasparov kaj Anatolij Karpov).

Li estas la plej bona ŝakisto de Israelo de ĉiuj tempoj.

Li loĝas en Israelo, Riŝon-Le-Ciono.

Sesfoja World Championship kandidato (1991, 1994-95, 2002, 2007, 2011 kaj 2013). Gelfand venkis en gravaj turniroj kiel Wijk aan Zee, Tilburg, Moskvo, Linares kaj Dos Hermanas. Li konkuris en dek unu Ŝakolimpikoj kaj tenis lokon ene de la suprajn 30 pli bonaj ŝakistoj rangigitaj per FIDE rangolisto ekde januaro 1990.[1]

Ŝakolimpikoj

[redakti | redakti fonton]

Gelfand partoprenis en 11 ŝakolimpikoj, reprezentis Sovetunion en 1990, Belorusio en 1994 kaj 1996 kaj Israelo 8 foje de 2000 ĝis 2014. Li havas rezulton de 62½ poentoj el 105 ludoj (+26 =73 -6).

ŜakolimpikojIaividuaj rezultojTeamaj rezultoj
Novi Sad 19906/9 (10a)Oro
Moskvo 19946/11 (45a)12a
Yerevan 19966/10 (24a)33a
Istanbulo 20007/11 (18a)5a
Bled 20025/89a
Calvià 20046/11 (43a)5a
Turino 20065/9 (46a)4a
Dresdeno 20087½/10 (Arĝento)Arĝento
Ĥanti-Mansijsko 20104½/9 (19a)Bronzo
Istanbulo 20124½/8 (15a)26a
Tromsø 20145/9 (22a)9a

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Top lists records. Gelfand, Boris (angle). Arkivita el la originalo je 2020-07-23. Alirita 2020-10-13 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]