Bentoso
Aspekto
Pending

La bentoso (de la antikva greka βένθος, benthos, = profundo) estas la tutaĵo de la akvaj organismoj kiuj vivas en, sur aŭ proksime de la fundo de oceanoj, maroj aŭ lagoj (Benta zono). La bentoso kontraŭas al la pelago, kiu enloĝas la tutan akvan mason.
Laŭ ilia vivmaniero, la bentosaj estaĵoj estas dirataj:
- Vagantaj kiam ili moviĝas sur aŭ proksime de la fundo,
- Epibentosaj kiam ili estas fiksitaj ĉe la fundo,
- Endobentosaj kiam ili enfosiĝas en la fundon.
Laŭ sia grandeco, bentosaj estaĵoj estas dirataj:
- Makrobentosaj: pli grandaj ol 1 mm,
- Mezobentosaj de grandeco inter 63 µm kaj 1 mm,
- Mikrobentosaj malpli ol 63 µm.
La bentosa zono, laŭ sia profundo, estas nomata:
- la kontinenta ebenaĵo, de 0 ĝis 200 m de profundo,
- la kontinenta taluso, de 200 ĝis 2000 m,
- la marabismo, de 2000 ĝis 6000 m
- la hada zono, pli profunda ol 6000 m (ĝia malkulmino atingus 11 000 m).
Bildaro
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Mediteranea bentoso Arkivigite je 2010-06-20 per la retarkivo Wayback Machine
