close
Saltu al enhavo

Ayi Kwei Armah

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ayi Kwei Armah
BERJAYA
Persona informo
Naskiĝo 28-an de oktobro 1939 (1939-10-28) (86-jaraĝa)
en Sekondi-Takoradi
Lingvoj angla fantea vd
Loĝloko Dakaro Parizo Chang'ombe Alĝerio Ganao vd
Ŝtataneco Ganao Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato Harvard - sociologio
Lernejo de la Artoj de Universitato Kolumbio
Lernejo Aĉimota
Universitato Kolumbio - kreiva verkado
Lernejo Groton Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
scenaristo
redaktisto
poeto
eldonisto
tradukisto
universitata instruisto
romanisto
eseisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj The Beautyful Ones Are Not Yet Born vd
vd Fonto: Vikidatumoj
BERJAYA
BERJAYA
vdr

Ayi Kwei Armah Pri tiu ĉi sono Aŭdu (naskita la 28-an de oktobro 1939 en Sekondi-Takoradi, Brita Ora Marbordo) estas ganaa verkisto plej konata pro siaj romanoj inkluzive de The Beautyful Ones Are Not Yet Born (La Belulinoj Ankoraŭ Ne Naskiĝis,1968), Two Thousand Seasons (Du Mil Sezonoj, 1973) kaj The Healers (La Resanigistoj, 1978). Li ankaŭ estas eseisto, kaj ankaŭ verkis poezion, novelojn kaj librojn por infanoj.[1] Li havis grandan influon sur la disvolviĝo de anglalingva literaturo en Afriko.

Li estas konsiderata unu el la plej grandaj literaturaj talentoj post Chinua Achebe kaj Wole Soyinka. En plejparte fragmentaj romanoj, li prezentas sian seniluziiĝon pri korupto en sia patrujo kaj la streĉiĝon inter indiĝenaj kaj fremdaj vivmanieroj. Poste, en romaneskaj bildigoj de afrika historio, li serĉas vojojn al nova socia ordo, sendependa de Eŭropo kaj Ameriko (Usono) kaj bazita sur afrikaj tradicioj.

Lia ofte malhela kaj polemika verkaro kondamnas la moralan kaj politikan korupton kreskigitan de novkoloniismo kaj materiismo. El tutafrika perspektivo, ĝi alvokas al renesanco de la kontinento, rekonektiĝante kun praulaj valoroj, inspiritaj precipe de antikva Egiptio.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Fante-parolantan familion kaj devenas flanke de sia patro de la reĝa Ga familio.[2]

En 1959 li iris studi en Masaĉuseco, Usono, kie li akiris diplomon pri sociologio de Harvard. Li poste loĝis en Alĝerio, kie li laboris kiel tradukisto por Révolution Africaine. En 1964 li revenis al Ganao, kie li estis scenaristo por Ghana Television kaj instruisto de la angla.

Inter 1967 kaj 1968, li estis redaktoro de la pariza revuo Jeune Afrique. De 1968 ĝis 1970, li studis magistron pri kreiva verkado ĉe Universitato Kolumbio. En la 1970-aj jaroj, li laboris kiel instruisto en Tanzanio kaj Lesoto. En la 1980-aj jaroj, li loĝis en Dakaro, Senegalo, kaj instruis ĉe la Universitato de Viskonsino-Madison. Armah loĝas en Senegalo ekde la fruaj 1990-aj jaroj kaj studis la ligojn inter antikva egipta civilizo kaj afrikaj kulturoj, influite de la verko de la grava senegala historiisto kaj filozofo Ŝejĥo Anta Diop. Ĉi tiu influo evidentiĝas en la ĉefaj romanoj Osiris Rising: a Novel of Africa Past, Present and Future (1995) kaj KMT: In the House of Life (2002). Ambaŭ estas eldonitaj de la eldonkolektivo Per Ankh, kiun Armah administras en la malgranda urbo Popenguine (d:Q967925).

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Gikandi, Simon. (2003) Encyclopedia of African Literature. London: Taylor & Francis, p. 38–41. ISBN 978-1-134-58223-5. OCLC 1062304793.
  2. Ayi Kwei Armah. Kuusankoski Public Library. Arkivita el la originalo je 10 April 2008.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]