Arrietty
Aspekto
| Arrietty | |
|---|---|
| Oskar-premiito | |
| animea filmo | |
| Originala titolo | Arrietty |
| Produktadlando | Japanio |
| Originala lingvo | japana lingvo |
| Kina aperdato | 2010 |
| Daŭro | 95 minutoj |
| Kameraado | Atsuŝi Okui |
| Reĝisoro(j) | Hiromasa Jonebajaŝi |
| Produktisto(j) | Toŝio Suzuki • Mijazaki Hajao |
| Scenaro | Mijazaki Hajao • Keiko Niŭa |
| Loko de rakonto | Japanio |
| Muziko de | Cécile Corbel |
| Produktinta firmao | Studio Ghibli |
| Honorigoj | Japana Akademia Premio por animacio de la aaro |
| IMDb | |
Arrietty estas japana animacia filmo de la ĝenro animeo teknike kaj el la ĝenro rakonto pri plenkreskiĝo enhave, kiu aperis en 2010. Ĝi estis reĝisorita de Hiromasa Jonebajaŝi (en transliterigo Hepburn Hiromasa Yonebayashi) kaj produktita de Studio Ghibli. La fantasta, porinfana filmo estas bazita sur romano The Borrowers (la "luprenantoj") el 1952 de Mary Norton, brita verkistino de infanlibroj, pri familio de etaj homoj altaj proksimume 10 centimetroj, kiuj vivas sekrete en la muroj kaj plankoj de tipa familia loĝejo, "pruntante" etajn aferojn de homoj por pluvivi.
Voĉaktoroj de la originala versio estis Mirai Ŝida, Rjūnosuke Kamiki, Tatsuja Fuĝiŭara, Ŝinobu Ōtake, Keiko Takeŝita, Tomokazu Miura kaj Kirin Kiki.


