Antony
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Antony (stacidomo). |
| Antony | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| komunumo en Francio | |||||
| Blazono | |||||
| Administrado | |||||
| Lando | |||||
| Regiono | |||||
| Departemento | Hauts-de-Seine | ||||
| Arondismento | Antony | ||||
| Kantono | Antony | ||||
| |||||
| INSEE kodo | 92002 [+] | ||||
| Poŝtkodo | 92160 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Urbestro | Jean-Yves Sénant | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 64 263 (2023) [+] | ||||
| Loĝdenso | 6 722 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 48° 45′ N, 2° 18′ O (mapo)48.7533333333332.2966666666667Koordinatoj: 48° 45′ N, 2° 18′ O (mapo) [+] | ||||
| Alto | 74 m [+] | ||||
| Areo | 9,56 km² ( 956 ha) [+] | ||||
| |||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Antony (prononco laŭ sistemo IFA [antənˈi]) estas mezgranda franca komunumo kaj pariza ĉirkaŭurbo, lokita en la departemento Hauts-de-Seine - prononco laŭ sistemo IFA [od‿sɛn] - kaj en la regiono Francilio - france Île-de-France [iːl dəˈfʁɑ̃s], laŭvorte "insulo de Francio") aŭ Pariza Regiono. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 64 263 loĝantoj sur areo de 9,56 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 6 722 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Antony kaj al la kantono Antony. Ĝi estas unu el la subprefektejoj de la departemento, do estas la ĉefloko de la arondismento Antony. La teritorio havas komunan limon kun Bourg-la-Reine, L'Haÿ-les-Roses, Fresnes, Wissous, Massy, Verrières-le-Buisson, Châtenay-Malabry kaj Sceaux.
La loĝantojn oni kutime nomigas la antoniens aŭ antoniennes.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Antony estas suda ĉirkaŭurbo de Parizo. Ĝi situas en la natura regiono Hurepoix kaj estas trafluata de la rivero Bièvre, dekdu kilometrojn sude de la katedralo Dipatrino de Parizo.
Antony troviĝas je la limo inter tri departementoj : Essonne, Hauts-de-Seine kaj Val-de-Marne. La urbo entenas plurajn parkojn, inkluzive la parko de Sceaux kaj la parko Heller.

Historio
[redakti | redakti fonton]
La deveno de Antony datiĝas verŝajne de la 3-a jarcento. La nomo "Antony" estas fakte latindevena : "Antonius" estis la nomo de gaŭla-romia bienulo.
Antony fariĝis unu el la ĉefaj dependaĵoj de la abatejo Saint-Germain-des-Prés ekde la 10-a jarcento. Ĉiuj loĝantoj de Antony estis tiam servuloj de tiu abatejo. Ili estis liberigitaj ekde 1248.
Antony restis pliparte agrikultura ĝis la 19-a jarcento. La apero de fervojoj grandege ŝanĝis la vivon en Antony, precipe post la efektivigo de la fervojo al Sceaux en 1854.
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]Inter la partneraj urboj estas
Collegno, Piemonto en Italio (1961–)
Lewisham, Granda Londono en Britio (1965–)
la urbodistrikto Reinickendorf de Berlino en Germanio (1966–)
Hammam-Lif (حمام الأنف) en Tunizio (1969–)
Sderot (שדרות) en la suda distrikto de Israelo (1984–)
Lexington, Masaĉuseco en Usono (1989–)
Olomouc en Ĉeĥio (1990–)
Eleftherupoli (Ελευθερούπολη), regiona unuo Kavala en Grekio (2000–)
Davtaŝen (Դավթաշեն), urbodistrikto de Erevano, Armenio (2015–)
Antelias (أنطلياس) en Libano (2018–)
Arcos de Valdevez, en la norda regiono de Portugalio (2019–)
kaj laŭ la rusa urbopaĝo ankaŭ [??]
Esperanto
[redakti | redakti fonton]En ĝi okazis en julio 2007 la 80-a SAT-Kongreso kaj, dum pasko 2008 (22a - 24a de marto), la 63-a kongreso [1] de SAT-Amikaro.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-05-09. Alirita 2008-02-07 .






