close
Saltu al enhavo

Guvahati

El Vikipedio, la libera enciklopedio
BERJAYA
Guvahati
Metropolo kaj universitata urbo
BERJAYA
plej granda urbo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 781001
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 116 267  (2020) [+]
Loĝdenso 5 168 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 26° 11′ N, 91° 45′ O (mapo)26.180587691.750238Koordinatoj: 26° 11′ N, 91° 45′ O (mapo) [+]
Alto 51 m [+]
Areo 216 km² (21600 ha) [+]
Guvahati (Asamo)
Guvahati (Asamo)
DEC
BERJAYA
Situo de Guvahati
Guvahati (Barato)
Guvahati (Barato)
DEC
BERJAYA
Situo de Guvahati

Map

Alia projekto
BERJAYA Vikimedia Komunejo Guwahati [+]
BERJAYA
BERJAYA
vdr

Guvahati (en loka lingvo: গুৱাহাটী) estas milionurbo, universitata urbo kaj riverborda havenurbo en Barato, en subŝtato Asamo.

Guvahati estas la plej granda urbo en Asamo aparte kaj en la Sep fratinoj regiono de Barato (nordorienta Hindio) ĝenerale. La ĉefurbo de Asamo, Dispur, estas antaŭurbo de Guvahati.

Laŭ la stato de 2020 en la urbo vivis 1 116 267 loĝantoj sur areo de 216 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 5 168 loĝantoj/km².

BERJAYA
Templo en Guvahati
BERJAYA
Bazarejo en Guvahati
BERJAYA
Vojo en Guvahati
BERJAYA
Riverbordo ĉe Guvahati

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

Guvahati situas en nordorienta parto de la lando inter maldekstra bordo de Bramaputro kaj montetoj.

Guvahati estas unu el la pratempaj urboj de Azio laŭ la supozoj kaj laŭ arkeologiaj trovaĵoj. La urbo longe estis centro de diversaj dinastioj.

En Guvahati jare pluvas po 1700 mm, precipe inter aprilo-oktobro. Tiam la temperaturo estas preskaŭ 40 °C, dum la ceteraj monatoj ĝi foje falas al 10 °C.

En Guvahati la plej grava estas la komercado, transportado kaj servoj. En la urbo naftorafinejo funkcias.

La internacia flughaveno troviĝas je 30 km. La vojaj kaj fervojaj kontaktoj estas bonaj. La haveno funkciis jam en la historiaj jaroj. En la urbo aŭtobuso liveras la pasaĝerojn.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Konataj lokuloj

[redakti | redakti fonton]

La Hindia riverdelfeno estas la oficiala animalo de la urbo Guvahati.[2]