Cockroach Janta Party
Aspekto
| Cockroach Janta Party | ||
|---|---|---|
| interreta socia movado partio ŝerca partio politika movado junulara politika organizaĵo | ||
| Komenco | majo 2026 vd | |
| Landoj | ||
| Sidejo | sen valoro | |
| Ideologio | ||
| Fondintoj | Abhijeet Dipke vd | |
| Retejo | Oficiala retejo | |
La Cockroach Janta Party (CJP) - angle, "blatopopola partio" - estas barata satira partio, kiu aperis en majo 2026 responde al polemika rimarko de la juĝisto Surya Kant. Li nomis senlaborajn junulojn "blatoj" kaj "parazitoj", elvokante vastan kritikon. La CJP poste evoluis al virusa protesta fenomeno en sociaj retejoj. La nomo estas moko de la establiĝinta politika partio Bharatiya Janata Party, hindie भारतीय जनता पार्टी, latinliterigite bhāratīya janatā pārṭī;
aŭskulti, kiu en Esperanto ĝis nun iom pli silaboriĉe nomiĝas Partio de la Popolo de Barato, tial la koncerna esperantigita nomo same silaboriĉe povas esti Partio de la Popolo de Blatoj.


