Rumen Radev
| Rumen Radev | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Румен Георгиев Радев | |||||
| Naskiĝo | 18-an de junio 1963 (62-jaraĝa) en Dimitrovgrad | ||||
| Lingvoj | bulgara • angla • germana • rusa vd | ||||
| Ŝtataneco | Bulgario | ||||
| Alma mater | milita akademio Georgi Rakovski Usona aerarmea akademio | ||||
| Partio | Прогресивна България (mul) senpartia (1990–2026) Bulgara Komunista Partio (1985–1990) | ||||
| Familio | |||||
| Edz(in)o | Desislava Radeva (2016–) Ginka Kesjakova (–2014) | ||||
| Infanoj | Georgi Radev ( Darina Radeva ( | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | politikisto oficiro piloto | ||||
| Aktiva dum | 1987– vd | ||||
| |||||
| |||||
| prezidanto de Bulgario | |||||
| Dum | 2017–2026 | ||||
| Antaŭulo | Rosen Plevneliev | ||||
| Sekvanto | Iliana Jotova | ||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Rumen Georgiev RADEV (bulgare Румен Георгиев Радев, prononco laŭ sistemo IFA [ˈrumɛn ˈradɛf]; naskiĝis la 18-an de junio 1963 en Dimitrovgrad, provinco Ĥaskovo, Popola Respubliko Bulgario) estas bulgara politikisto, kaj eksa armeoficisto, generalmajoro. Li funkciis kiel la kvina ŝtata prezidanto de Bulgario, de 2017 ĝis januaro 2026. Post tio, li kandidatis pri la posteno de ĉefministro kaj elektiĝis kiel tia kun absoluta plimulto de preskaŭ 45 % la 18-an de aprilo 2026. Tamen la oficiala ekofico estas nur kelkajn tagojn ĝis semajnojn pli poste. Li konsideriĝas tre kritika pri la membriĝo de Bulgario al la Eŭro-zono komence de januaro 2026 kaj ankaŭ kontraŭas monsubtenon al Ukrainio milite atakata ekde 2022, sed ĉar li samtempe deklaris ne pridubi la apartenon de Bulgario al la Eŭropa Unio kaj al NATO, kaj ankaŭ deklaris ne per vetoo bloki subtenon de la tuta Eŭropa Unio al Ukrainio, kiel tion faris la hungaria ŝtatestro Viktor Orbán ĵus malelektita unu semajnon antaŭe, la internacia ĵurnalistaro tamen antaŭvidas ke li ne iĝos "dua Viktor Orbán" en eŭropa politiko.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Rumen Radev naskiĝis en Dimitrovgrad en 1963. En 1987, li membriĝis en la rangoj de la bulgara aerarmeo kiel ĉasaviadisto kaj tenis longan serion de pozicioj. Inter 2014 kaj 2016 li funkciis kiel komandanto de la aerarmeo kun la rango de generalmajoro [1].
Post la fino de sia servo, Radev kuris en la prezidant-elektoj kiel sendependa kandidato, kun la subteno de la Socialista Partio kaj venkis en la dua raŭndo super Cecka Caĉeva kiu kuris nome de la reganta konservativisma politika partio: Civitanoj por la Eŭropa Disvolviĝo de Bulgario (GERB), kiu estis gvidata de Bojko Borisov[2][3][4]. Li komencis sian mandaton la 22-an de januaro 2017 kaj anstataŭigis la eksiĝintan prezidanton Rosen Plevneliev. Radev estas konata pro siaj pro-rusiaj pozicioj kaj liaj ligoj kun la cirkloj de la registaro de Vladimir Putin [5].
Sekvante la rezultojn de la elektoj, la bulgara registaro gvidita fare de Bojko Borisov eksiĝis kaj en marto 2017 parlamentaj balotoj estis okazigitaj en la lando, kaj sekvante ilin Bojko Borisov revenis por funkcii kiel ĉefministro en sia tria oficperiodo.
En novembro 2021, parlamentaj kaj prezidant-elektoj estis okazigitaj en Bulgario. Rumen Radev venkis sian kontraŭulon Atanas Gerjikov kaj gajnis proksimume 67 procentojn de la voĉoj kaj estis elektita por plua oficperiodo [6][7].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ ((bg)) Major General Rumen Radev Arkivigite je 2020-08-06 per la retarkivo Wayback Machine // Department of Defence. Retrieved 11 August 2016
- ↑ BSP elected Gen. Radev as a presidential candidate with 99 votes, Bulgarian National Radio, Radio "Sofia", 17 August 2016
- ↑ "Socialist ally Rumen Radev wins Bulgaria presidency: exit polls | Reuters", 13 November 2016.
- ↑ "Bulgaria Faces Uncertainty After Election Of Pro-Russia President", Radio Free Europe/Radio Liberty, 13 November 2016.
- ↑ Pro-Russia candidate wins Bulgaria's presidential run-off. euronews.com (13 November 2016). Alirita 24 November 2016 .
- ↑ Tsolova, Tsvetelia, "Bulgarian President Radev wins second term on anti-corruption ticket", Reuters, 2021-11-21. (angle)
- ↑ Bulgaria votes in presidential runoff amid anti-corruption agenda (angle). Alirita 2021-11-23 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la ŝtata prezidanto de Bulgario (bulgare)
| ||||||


