close
Saltu al enhavo

Palearktiso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Palearkta ekozono)
Palearktiso
ekoregiono
BERJAYA
ekozono [+]
Koordinatoj55° 0′ 0″ N, 89° 0′ 0″ O (mapo)5589Koordinatoj: 55° 0′ 0″ N, 89° 0′ 0″ O (mapo) [+]

Palearktiso (Tero)
Palearktiso (Tero)
Map
Palearktiso
BERJAYAVikimedia Komunejo:  Palearctic [+]
BERJAYA
BERJAYA
vdr
BERJAYA
Palearktisa ekozono (verde).

Palearktiso [1], palearktisa ekozonopalearktiko[2] estas unu el la ok ekozonojbiogeografiaj regnoj de la tersupraĵo. Ĝi esence korespondas al la ekoregionoj de la tersupraĵoj de Eŭropo, de la nordo de Azio (ĝis la nordo de Himalajo), de Afriko norde de Saharo, kaj de eta parto de Meza Oriento.

El fizika vidpunkto, ĝi estas ekozono de vastega areo, sed relative malmulte varia, ĉar klimate esence modera aŭ malvarma. Ĝi neniun regionon klimate tropikan entenas, sed certaj partoj estas aridaj, kiel Grekujo, la sudo de HispanioSicilio [3].

Kaŭze de sia granda areo, ĝi ofte estas disigita en du partojn, la okcidentan kaj la orientan palearktison. Uralo konsistigas la limon inter ambaŭ.

Ĉefaj ekologiaj partoj

[redakti | redakti fonton]
BERJAYA
Mezvarma miksita arbaro en Danujo

Laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF), ekozonoj estas subdividataj kaj biome kaj ekoprovince. Ekoprovincoj (aŭ biolandoj) estas teritorioj biogeografiaj pli malvastaj ol ekozono kaj ili ampleksas unu aŭ plurajn ekoregionojn. Por la palearktiso, oni havas:

Eŭropa-siberia ekoprovinco

[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi boreala kaj mezvarma ekoprovinco konstituas la plej grandan surfacon de la ekozono. Ĝi etendiĝas ekde tundro en la plej nordaj ekstremaĵoj de Rusujo kaj Skandinavujo ĝis la vasta tajgo, la borealaj pingloarbaroj kiuj trairas la kontinenton. Sude de la tajgo estas zono de mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj kaj mezvarmaj koniferarbaroj. Tiu vasta ekoprovinco estas karakterizita de multaj komunaj plantaj kaj bestaj specioj, kaj montras multajn afinecojn kun la mezvarmaj kaj borealaj ekoprovincoj el la nearktisa ekozono. Ofte Eŭrazio kaj Nordameriko estis ligitaj per la Beringa terponto kaj havis tre similajn mamulajn kaj birdajn faŭnojn kun multaj eŭraziaj specioj, kiuj moviĝis en Nordamerikon, kaj pli malmultaj nordamerikaj specioj, kiuj moviĝis inversen. Multaj zoologoj konsideras la palearktisan kaj la nearktisan ekozonojn kiel unu ekozonon, nome la holarktisan ekozonon aŭ holarktison. Ambaŭ ankaŭ havas komunajn plantspeciojn, kiujn la botanikistoj nomas la Arkt-Terciara Geoflaŭro.

Mediteranea ekoprovinco

[redakti | redakti fonton]
BERJAYA
Mediteranea arbaro en Hispanujo.

La teritorioj kiuj borderas la Mediteranean Maron en Sud-Eŭropo, Nordafriko kaj Okcidenta Azio gastigas la mediteraneajn ekoregionojn kiuj kune konstituas la plej grandan kaj la plej diversan mediteranean areon de la mondo, kun ĝenerale mildaj, pluvaj vintroj kaj varmegaj, sekaj someroj. La mozaiko de la mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj gastigas 13 000 endemiajn speciojn. La mediteranea ekoprovinco ankaŭ estas inter la plej endanĝerigitaj biogeografiaj teritorioj; nur 4 % de la origina vegetaĵaro de ĝi postrestas, kaj homaj aktivecoj, inkluzive de tropaŝtiĝo, senarbarigo, kaj transformado de teroj por paŝtejo, agrikulturo aŭ urbanizado, estas degradintaj multon de la ekoprovinco. Antaŭe tiu ĉi plejofte estis kovrita de arbaroj kaj duonarbaroj, sed intensa homa uzado estis reduktinta multon de ĝi al kserofitaj arbedaroj, arbustaroj kaj makisoj, konataj laŭ diversaj lokaj nomoj. La organizaĵo Naturprotekto Internacie estas indikinta la Mediteranean basenon kiel unu el la biodiverseco-riĉaĵejoj de la mondo.

Dezertega ekoprovinco

[redakti | redakti fonton]
BERJAYA
Dezerto en Alĝerio

Vasta teritorio de dezertoj, inkluzive de Atlantika marborda dezerto, Saharo, kaj Araba dezerto, disigas la palearktisajn kaj la afrotropisajn ekoregionojn. Tiu ĉi modelo enhavigas tiujn dezertajn ekoregionojn en la palearktiso; aliaj biogeografoj identigas la ekozonan limon kiel transiran areon inter la dezertaj ekoregionoj kaj la mediteraneaj ekoregionoj norden. Tiu ĉi modelo situigas la dezertojn en la afrotropisa ekozono, dum aliaj lokigas la limon meze de la dezerto.

Okcident- kaj mez-azia ekoprovinco

[redakti | redakti fonton]
BERJAYA
Stepo en Kazaĥujo.

La kaŭkazaj montaroj, kiuj etendiĝas inter la Nigra kaj la Kaspia Maroj, estas eksterordinare riĉa miksaĵo de konifer-, foliaj, kaj miksaj arbaroj, kaj inkluzivas ekzemple la ekoregionon de la foliarbaroj apud Nigra Maro kaj de Kolĉido.

Mez-Azio kaj la irana altebenaĵo gastigas sekajn stepajn herbejojn kaj dezertajn basenojn, kun montarbaroj, duonarbaroj, kaj herbejoj en la altaj montaroj kaj altebenaĵoj de la ekoprovinco. En suda Azio la limo de la palearkto precipe estas altituda. La montetoj piede de Himalajo, inter 2000-2500 m, konstituas apudliman teritorion inter la palearktaj kaj la orientalisaj ekoregionoj.

Orientazia ekoprovinco

[redakti | redakti fonton]

Ĉinujo, Japanujo kaj Koreujo estas pli humidaj kaj klimate moderaj ol apudaj Siberio kaj Mez-Azio, kaj gastigas riĉajn konifer-, foli-, kaj miksajn arbarojn, kiuj nuntempe plejofte estas limigitaj al montaraj areoj, ĉar la dense loĝataj malaltaĵaroj kaj riverbasenoj estas transformitaj al intensaj agrikultura kaj urbaniza uzadoj. Orientazio ne multe estis influita de la glaciiĝo dum la glaciepokoj, kaj konservis 96 pocentojn de la pliocenaj arbaj genroj, dum Eŭropo konservis nur 27 pocentojn. En la subtropikaj sudaj partoj de Ĉinujo kaj Japanujo, la palearktaj mezvarmaj arbaroj transiras al subtropikaj kaj tropikaj arbaroj de la orientalisa ekozono, kreiante riĉan kaj diversan miksaĝon de plantaj kaj bestaj specioj. La montaroj de sudorienta Ĉinujo ankaŭ estas signitaj kiel biodiverseco-riĉaĵejo. En Sud-orientazio, altaj montaraj sistemoj konstituas elstaraĵojn de palearktisa flaŭro kaj faŭno en norda Hindoĉinujo kaj suda Ĉinujo. Izolitaj malgrandaj antaŭpostenoj troviĝas tiel fore suden kiel centra Birmo (sur Nat Ma Tuang, 3 050 m), plejnorda Vjetnamujo (sur Phan Xi Păng, 3 140 m) kaj la altaj montaroj de Tajvano.

Dolĉakvo-ekoregionoj

[redakti | redakti fonton]

La ekozono ankaŭ ampleksas plurajn gravajn dolĉakvo-ekoregionojn, inkluzive de la tre disvolviĝitaj riveroj de Eŭropo, de la riveroj de Rusujo, kiuj enfluas en Arktan Oceanon, en Baltan Maron, en Nigran Maron, en Kaspion, kaj en siberian Bajkalon, la plej maljuna kaj plej profunda lago de la tero. Ĝi entenas la praan japanan Lagon Biŭon, unu el la dolĉakvo-ekoregionoj laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso.

Faŭno kaj flaŭro

[redakti | redakti fonton]

Unu birda familio, la proneledoj (Prunellidae) estas endemia en la palearktiso. La holarktiso ampleksas kvar aliajn endemiajn birdajn familiojn : la gaviedojn (Gaviidae), la tetraonedojn (Tetraoninae), la aŭkedojn (Alcidae) kaj la bombiciledojn (Bombycillidae).

Ne troviĝas endemiaj mamulaj ordoj en la palearktiso, sed pluraj familioj estas endemiaj : Calomyscidae (familio el la ordo de la ronĝuloj), Prolagidae (formortinta familio) , kaj Ailuridae (malgranda pando). Pluraj mamulaj specioj originis en la palearktiso, kaj disvastiĝas al la nearktisa ekozono dum la glaciepokoj, inkluzivante la brunan urson (Ursus arctos, konata en Nordameriko kiel "Grizzly"), la ruĝan cervon (Cervus elaphus) en Eŭropo kaj la parencan Kanadan cervon (Cervus canadensis) en Orienta Azio, la Amerikan bizonon (Bison bison), kaj la boacon (Rangifer tarandus, konata en Nordameriko kiel "Caribou").

Listo de laŭbiome klasifikitaj palearktisaj ekoregionoj

[redakti | redakti fonton]
Palearktisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
PA0101 Gŭiĝoŭ-altebenaĵaj foliaj kaj miksaj arbaroj BERJAYA Ĉinio
PA0102 Subtropikaj ĉiamverdaj arbaroj de Junano-Altebenaĵo BERJAYA Ĉinio
Palearktisaj mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj
PA0401 Apeninaj deciduaj montarbaroj BERJAYA Italio
PA0402 Miksaj atlantikaj arbaroj BERJAYA Belgio, BERJAYA Danio, BERJAYA Francio, BERJAYA Germanio, BERJAYA Nederlando
PA0403 Acoraj moderaj miksaj arbaroj Acoroj (BERJAYA Portugalio)
PA0404 Balkanaj miksaj arbaroj BERJAYA Bulgario, BERJAYA Grekio, BERJAYA Nord-Makedonio, BERJAYA Rumanio, BERJAYA Serbio (BERJAYA Kosovo), BERJAYA Turkio
PA0405 Baltaj miksaj arbaroj BERJAYA Danio, BERJAYA Germanio, BERJAYA Pollando, BERJAYA Svedio
PA0406 Kantabriaj miksaj arbaroj BERJAYA Portugalio, BERJAYA Hispanio
PA0407 Hirkaniaj-kaspiaj miksaj arbaroj BERJAYA Azerbajĝano, BERJAYA Irano
PA0408 Kaŭkazaj miksaj arbaroj BERJAYA Armenio, BERJAYA Azerbajĝano, BERJAYA Kartvelio, BERJAYA Rusio, BERJAYA Turkio
PA0409 Keltaj foliarbaroj BERJAYA Irlando, BERJAYA Britio
PA0410 Centr-anatolaj deciduaj arbaroj BERJAYA Turkio
PA0412 Mezeŭropaj miksaj arbaroj BERJAYA Aŭstrio, BERJAYA Belorusio, BERJAYA Ĉeĥio, BERJAYA Germanio, BERJAYA Litovio, BERJAYA Moldavio, BERJAYA Pollando
PA0413 Centra-koreaj deciduaj arbaroj BERJAYA Nord-Koreio, BERJAYA Sud-Koreio
PA0416 Krimea submediteranea arbarmasivo BERJAYA Ukrainio, BERJAYA Rusio
PA0418 Dinaraj miksaj arbaroj BERJAYA Albanio, BERJAYA Bosnio kaj Hercegovino, BERJAYA Kroatio, BERJAYA Italio, BERJAYA Montenegro, BERJAYA Serbio, BERJAYA Slovenio
PA0421 Anglaj malaltaĵaj fagaroj BERJAYA Britio
PA0422 Foliarbaroj apud Nigra Maro kaj de Kolĥido BERJAYA Bulgario, BERJAYA Kartvelio, BERJAYA Turkio
PA0432 Padobasenaj miksaj arbaroj BERJAYA Italio
PA0433 Pireneaj koniferaj kaj miksaj arbaroj BERJAYA Andoro, BERJAYA Francio, BERJAYA Hispanio
PA0436 Sarmataj miksaj arbaroj BERJAYA Belorusio, BERJAYA Estonio, BERJAYA Norvegio, BERJAYA Latvio, BERJAYA Rusio, BERJAYA Finnlando, BERJAYA Svedio
PA0439 Sud-koreaj ĉiamverdaj arbaroj BERJAYA Sud-Koreio
PA0440 Tajhejaj ĉiamverdaj arbaroj BERJAYA Japanio
PA0441 Tajhejaj montaraj deciduaj arbaroj BERJAYA Japanio
PA0444 Okcident-siberiaj subborealaj arbaroj BERJAYA Rusio
PA0445 Okcident-eŭropaj foliarbaroj BERJAYA Aŭstrio, BERJAYA Ĉeĥio, BERJAYA Francio, BERJAYA Germanio, BERJAYA  Svislando
PA0446 Zagros-montara arbarstepo BERJAYA Irako, BERJAYA Irano, BERJAYA Turkio
Palearktisaj mezvarmaj koniferarbaroj
PA0501 Alpaj koniferaj kaj miksaj arbaroj BERJAYA Francio, BERJAYA Italio, BERJAYA  Svislando
PA0502 Altajaj montarbaroj kaj arbarstepo BERJAYA Ĉinio, BERJAYA Kazaĥio, BERJAYA Mongolio, BERJAYA Rusio
PA0503 Kaledoniaj koniferaroj BERJAYA Britio
PA0504 Karpataj montarbaroj BERJAYA Ĉeĥio, BERJAYA Pollando, BERJAYA Rumanio, BERJAYA Slovakio, BERJAYA Ukrainio
PA0506 Orient-afganaj montaraj koniferaroj BERJAYA Afganio, BERJAYA Pakistano
PA0507 Elborz-montara arbarstepo BERJAYA Irano
PA0508 Helanŝanaj montaraj koniferaroj BERJAYA Ĉinio
PA0509 Hengduan-montaraj subalpaj koniferaroj BERJAYA Ĉinio
PA0510 Hokajdaj montaraj koniferaroj BERJAYA Japanio
PA0511 Honŝuaj alpaj koniferaroj BERJAYA Japanio
PA0513 Mediteraneaj koniferaj kaj miksaj arbaroj BERJAYA Alĝerio, BERJAYA Maroko, BERJAYA Tunizio, BERJAYA Hispanio
PA0514 Nordorient-himalajaj subalpaj koniferaroj BERJAYA Barato, BERJAYA Butano, BERJAYA Ĉinio
PA0515 Nord-anatoliaj koniferaj kaj foliaj arbaroj BERJAYA Turkio
PA0516 Kanjonaj alpaj koniferaj kaj miksaj arbaroj de Nuĵiang Langkang BERJAYA Ĉinio
PA0517 Ĉilian-montaraj koniferaroj BERJAYA Ĉinio
PA0518 Koniferaroj de Kjonglaj-Min BERJAYA Ĉinio
PA0520 Skandinavaj marbordaj koniferaroj BERJAYA Norvegio, BERJAYA Svedio, BERJAYA Finnlando
PA0521 Tjanŝanaj montaraj koniferaroj BERJAYA Ĉinio, BERJAYA Kazaĥio, BERJAYA Kirgizio, BERJAYA Taĝikio, BERJAYA Uzbekio
Palearktisaj tajgoj
PA0601 Orient-siberia tajgo BERJAYA Rusio
PA0602 Islandaj betularoj kaj altmontara tundro BERJAYA Islando
PA0603 Kamĉatkaj-kurilaj herbejoj kaj duonarbaroj BERJAYA Rusio
PA0604 Kamĉatka-kurila tajgo BERJAYA Rusio
PA0605 Nordorient-siberia tajgo BERJAYA Rusio
PA0606 Oĥotska-manĉuria tajgo BERJAYA Rusio
PA0607 Saĥalena tajgo BERJAYA Rusio
PA0608 Skandinava kaj rusa tajgoj BERJAYA Rusio, BERJAYA Svedio
PA0610 Uralaj tundro kaj tajgo BERJAYA Rusio
Palearktisaj mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
PA0801 Alaja-okcident-tjanŝana stepo BERJAYA Kazaĥio, BERJAYA Taĝikio, BERJAYA Uzbekio
PA0802 Altajaj stepo kaj duondezerto BERJAYA Kazaĥio
PA0803 Centr-anatolia stepo BERJAYA Turkio
PA0804 Daura arbarstepo BERJAYA Ĉinio, BERJAYA Mongolio, BERJAYA Rusio
PA0805 Orient-anatolia montara stepo BERJAYA Armenio, BERJAYA Irano, BERJAYA Turkio
PA0806 Emin-vala stepo BERJAYA Ĉinio, BERJAYA Kazaĥio
PA0807 Feroaj subarktaj herbejoj BERJAYA Ferooj (BERJAYA Danio)
PA0808 Gisaro-alajaj duonarbaroj BERJAYA Kirgizio, BERJAYA Taĝikio, BERJAYA Uzbekio
PA0809 Kazaĥa arbarstepo BERJAYA Kazaĥio, BERJAYA Rusio
PA0810 Kazaĥa stepo BERJAYA Kazaĥio, BERJAYA Rusio
PA0811 Kazaĥaj altaĵoj BERJAYA Kazaĥio
PA0812 Mezorienta stepo BERJAYA Irako, BERJAYA Sirio
PA0813 Mongolaj-manĉuraj herbejoj BERJAYA Ĉinio, BERJAYA Mongolio, BERJAYA Rusio
PA0814 Nigra-mara-kaspia stepo BERJAYA Moldavio, BERJAYA Rumanio, BERJAYA Rusio, BERJAYA Ukrainio
PA0815 Sajana intermontara stepo BERJAYA Rusio
PA0816 Selenĝ-orĥona arbarstepo BERJAYA Mongolio, BERJAYA Rusio
PA0817 Sud-siberia arbarstepo BERJAYA Rusio
PA0818 Tjanŝana pied-montetara arida stepo BERJAYA Ĉinio, BERJAYA Kazaĥio, BERJAYA Kirgizio
Palearktisaj inunditaj herbejoj kaj savanoj
PA0901 Amura herbeja stepo BERJAYA Ĉinio, BERJAYA Rusio
PA0904 Nildeltaj inunditaj savanoj BERJAYA Egiptio
PA0906 Tigrisa-eŭfrata aluvia salakva marĉo BERJAYA Irako, BERJAYA Irano
Palearktisaj montaraj herbejoj kaj arbustaroj
PA1006 Alpa stepo de Karakorumo kaj okcidenta Tibeta Altebenaĵo BERJAYA Afganio, BERJAYA Barato, BERJAYA Ĉinio, BERJAYA Pakistano
PA1008 Kopetdagaj duonarbaroj kaj arbarstepo BERJAYA Irano, BERJAYA Turkmenio
PA1010 Alt-atlasa junipera stepo BERJAYA Maroko
PA1012 Nordokcident-himalajaj alpaj arbustaroj kaj herbejoj BERJAYA Afganio, BERJAYA Barato, BERJAYA Ĉinio, BERJAYA Pakistano
PA1013 Ordos-altebenaĵa stepo BERJAYA Ĉinio
PA1014 Pamir-alpaj dezerto kaj tundro BERJAYA Afganio, BERJAYA Ĉinio, BERJAYA Kirgizio, BERJAYA Taĝikio
PA1015 Ĉilianaj subalpaj herbejoj BERJAYA Ĉinio
PA1016 Sajanaj alpaj herbejoj kaj tundro BERJAYA Mongolio, BERJAYA Rusio
PA1017 Sudorient-tibetaj arbustaroj kaj herbejoj BERJAYA Ĉinio
PA1018 Sulajmanaj alpaj herbejoj BERJAYA Afganio, BERJAYA Pakistano
PA1019 Tjanŝanaj montaraj stepo kaj herbejoj BERJAYA Ĉinio, BERJAYA Kazaĥio, BERJAYA Kirgizio
PA1020 Tibet-altebenaĵaj alpaj arbustaroj kaj herbejoj BERJAYA Ĉinio
PA1021 Okcident-himalajaj altpaj arbustaroj kaj herbejoj BERJAYA Barato, BERJAYA Nepalo
PA1022 Jarlung-Zamba arida stepo BERJAYA Ĉinio
Palearktisaj tundroj
PA1106 Kol-duonsula tundro BERJAYA Norvegio, BERJAYA Rusio
PA1108 Nordokcident-rusaj kaj novzemlaj tundroj kaj tajgoj BERJAYA Rusio
PA1110 Skandinavaj montaraj betularoj kaj herbejoj BERJAYA Norvegio, BERJAYA Svedio, BERJAYA Finnlando
Palearktisaj mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj
PA1201 Egeaj kaj okcident-turkaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj BERJAYA Bulgario, BERJAYA Grekio, BERJAYA Nord-Makedonio, BERJAYA Turkio
PA1202 Anatoliaj koniferaj kaj deciduaj miksarbaroj BERJAYA Turkio
PA1203 Kanariaj sekaj duonarbaroj kaj arbaroj BERJAYA Hispanio
PA1204 Korsikaj foliaj kaj miksaj montarbaroj BERJAYA Francio
PA1205 Kretaj mediteraneaj arbaroj BERJAYA Grekio
PA1206 Kipraj mediteraneaj arbaroj BERJAYA Kipro
PA1207 Orient-mediteraneaj koniferaj-sklerofilaj-foliarbaj arbaroj BERJAYA Israelo, BERJAYA Jordanio, BERJAYA Libano, BERJAYA Sirio, BERJAYA Turkio
PA1209 Iberaj sklerofilaj kaj kvazaŭdeciduaj arbaroj BERJAYA Hispanio, BERJAYA Portugalio
PA1210 Iliraj deciduaj arbaroj BERJAYA Albanio, BERJAYA Bosnio kaj Hercegovino, BERJAYA Kroatio, BERJAYA Grekio, BERJAYA Italio, BERJAYA Slovenio
PA1211 Italaj sklerofilaj kaj duondeciduaj arbaroj BERJAYA Francio, BERJAYA Italio
PA1212 Mediteraneaj sekaj duonarbaroj de akacio kaj arganio BERJAYA Alĝerio, Kanarioj (BERJAYA Hispanio), BERJAYA Maroko
PA1213 Mediteraneaj sekaj duonarbaroj kaj stepo BERJAYA Alĝerio, BERJAYA Egiptio, BERJAYA Libio, BERJAYA Maroko, BERJAYA Tunizio
PA1214 Mediteraneaj nordafrikaj arbaroj kaj duonarbaroj BERJAYA Alĝerio, BERJAYA Libio, BERJAYA Maroko, BERJAYA Tunizio, BERJAYA Hispanio
PA1215 Nordorient-hispanaj kaj sud-francaj mediteraneaj arbaroj BERJAYA Francio, BERJAYA Hispanio
PA1217 Pind-montaraj miksaj arbaroj BERJAYA Albanio, BERJAYA Grekio, BERJAYA Nord-Makedonio, BERJAYA Serbio
PA1220 Sud-anatoliaj koniferaj kaj deciduaj montarbaroj BERJAYA Israelo, BERJAYA Libano, BERJAYA Sirio, BERJAYA Turkio
PA1222 Tirenaj-adriatikaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj BERJAYA Francio, BERJAYA Italio, BERJAYA Kroatio
Palearktisaj dezertoj kaj kserofitaroj
PA1303 Arabaj-sinajaj dezertoj kaj kserofitaroj BERJAYA Egiptio, BERJAYA Jordanio, BERJAYA Omano, BERJAYA Sauda Arabio, BERJAYA Sirio, BERJAYA Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, BERJAYA Jemeno
PA1304 Atlantika marborda dezerto BERJAYA Maŭritanio, BERJAYA Maroko
PA1321 Nord-saharaj stepo kaj duonarbaroj BERJAYA Alĝerio, BERJAYA Egiptio, BERJAYA Libio, BERJAYA Maroko, BERJAYA Tunizio, BERJAYA Okcidenta Saharo
PA1325 Tropikaj dezerto kaj duondezerto apud Ruĝa Maro BERJAYA Egiptio, BERJAYA Irako, BERJAYA Israelo, BERJAYA Jemeno, BERJAYA Jordanio, BERJAYA Omano, BERJAYA Sauda Arabio,
PA1327 Sahar-dezerta ekoregiono BERJAYA Alĝerio, BERJAYA Ĉado, BERJAYA Malio, BERJAYA Maŭritanio, BERJAYA Niĝero, BERJAYA Sudano
PA1328 Sud-iranaj dezerto kaj duondezerto BERJAYA Irano
PA1329 Sud-saharaj stepo kaj duonarbaroj BERJAYA Alĝerio, BERJAYA Ĉado, BERJAYA Malio, BERJAYA Maŭritanio, BERJAYA Niĝerio, BERJAYA Sudano
PA1330 Taklamakano BERJAYA Ĉinio
PA1331 Kserofitar-montaraj duonarbaroj de Tibestio kaj Ĝabal-Uvajnato BERJAYA Ĉado, BERJAYA Egiptio, BERJAYA Libio, BERJAYA Sudano
PA1332 Okcident-saharaj montar-kserofitaraj duonarbaroj BERJAYA Alĝerio, BERJAYA Niĝero, BERJAYA Malio, BERJAYA Maŭritanio
BERJAYA
Biomoj de la okcidenta palearktiso.
BERJAYA
Biomoj de la orienta palearktiso.
  1. Tute ne temas pri arkta regiono, nek pri iu "malnova arkto", ĉar la ekozono enhavas ankaŭ vastegajn mezvarmajn, mediteraneajn kaj dezertajn partojn; tial laŭvorta traduko estas erariga kaj senenhava; la Esperanta nomo, senpere derivita de la 19-a- jarcenta scienca-latina nomo Palaearctis estas laŭfundamenta (15-a regulo : La tiel nomataj vortoj fremdaj, t.e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en la lingvo Esperanto sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion de tiu ĉi lingvo) kaj ne kreas konfuzojn pri ties signifo. Tio kio jam estas internacia inter fakuloj, restu evidente prefere tiele.
  2. http://cindymckee.com/librejo/zoo-geog.pdf Arkivigite je 2016-03-02 per la retarkivo Wayback Machine Støp-Bowitz "Elementa Zoogeografio", 1976.
  3. Da Lage, Antoine & Georges Métailié e.a. 2000 : Dictionnaire de biogéographie végétale, CNRS Éditions, Paris, 580 p., p. 382, ISBN 2-271-05816-3 france
    Paléarctique (adj.) 1) Dans la nomenclature d' Alfred Russel Wallace, qualifie le territoire biogéographique correspondant à l' Europe et à l'Azie (hormis les péninsules arabique, indienne et indochinoise et l'archipel malais). 2) Se dit de la flore ou de faune ou plus particulièrement d'un taxon present dans toute cette partie du globe ou qui en est originaire. 3) Dans une flore donnée, se dit de l' élément constitué par de tels taxons. 4) Se dit de l' aire de tels taxons.
    [Paléarctique (adjektivo) 1) Laŭ la terminologio de Alfred Russel Wallace, indikas la biogeografian teritorion (pli-malpli !) respondanta al Eŭropo kaj al Azio (sen la duoninsuloj araba, hinda kaj hindoĉina kaj la malaja insularo). 2) Diriĝas pri la flaŭro aŭ la faŭno aŭ speciale pri taksono ĉeestanta en tuta tiu parto de la mondo aŭ kiu estas origina de tie. 3) En difinita flaŭro, diriĝas pri la elemento konstituita de tiaj taksonoj. 4) Diriĝas pri la arealo de tiaj taksonoj.]

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • angle Amorosi, T. 1989 : Contributions to the zooarchaeology of Iceland: some preliminary notes, in : The Anthropology of Iceland (eds. E.P. Durrenberger & G. Pálsson), Iowa City, University of Iowa Press, pp. 203-227.
  • angle Buckland, P.C., et al. 1991 : Holt in Eyjafjasveit, Iceland: a paleoecological study of the impact of Landnám, in : Acta Archaeologica 61: pp. 252-271.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]