close
Saltu al enhavo

Karmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karmo
Tradukoj de
कर्म (karma)
Palie kamma
Sanskrite कर्म (karma)
Japane 業 ()
BERJAYA Terminaro de Budhismo BERJAYA
BERJAYA
vdr

Karmo kaj vipako (sanskrite karma-vipâka, palie kamma-vipâka): ĉiuj agoj kaj faktoj (karmo) kaj ties sekvoj (vipako) laŭ iuj religioj, interalie Hinduismo, Ĝajnismo, Budhismo, Antropozofio kaj Spiritismo. Foje la vorto "karmo" estas erare uzita por inkluzivi kaj agojn kaj sekvojn, sed tio estas evitinda.

Laŭ la budhismo, karmo estas fakte ne la ago mem, sed la intenco malantaŭ la ago; senintenca ago do ne estas karma. La ĝajnismo havas alian interpreton, kaj inkluzivas ankaŭ senintencajn agojn en la karmokoncepto.

Spiritismo nomas la karmon Leĝo de Kaŭzo kaj Efiko.

Filozofia analizo

[redakti | redakti fonton]

La problemo de malbono

[redakti | redakti fonton]

Iuj fakuloj[1] atentigas, ke neteismaj hindaj religioj ne postulas ĉiel bonvolan kreinton, kaj ke iuj teismaj skoloj atribuas komplikan personecon al la dioj. Ili estas personaj kaj kosmaj faciligantoj, en iuj skoloj similaj al la Demiurgo de Platono.[2] Ĉi tiuj fakuloj asertas, ke rilatigo de karmo kaj la problemo de malbono estas misinterpreto sub la influo de okcidentaj tradicioj, troiganta aŭ miskomprenanta la naturon de teodiceo en la plej grandaj hindaj religioj.[3] (Unu escepto estas la hindua skolo Nyāya-Vaiśeṣika, kiu konceptas ĉiel bonvolan kaj ĉionpovan kreinton, simile kiel kristanismo.) Multaj hindaj religioj pli elstarigas la evoluigon de la karma principo por la unua kaŭzo kaj natura justo fokuse al la homo, kontraste al okcidentaj religiaj principoj, kiuj fokusiĝas al la ecoj kaj povoj de Dio kaj dia juĝo.[4] Iuj fakuloj, precipe pri la hindua skolo Nyāya kaj Śaṅkara en sia Brahmasūtrabhāṣya, asertas ke la karma doktrino implicas ekziston de Dio, kiu administras la medion de homo laŭ ties karmo, sed ili agnoskas, ke laŭ ĉi tiu interpreto karmo estas nenepra kaj nekapabla solvi la problemon de malbono.[5] Arthur Herman opinias, ke la teorio de karmo kaj transmigrado solvas ĉiujn tri historiajn formulojn de la problemo de malbono, tamen agnoskante la teodiceajn konstatojn de Śaṅkara kaj Rāmānuja.[6]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Ursula Sharma (1973), Theodicy and the doctrine of karma, Man, Vol. 8, No. 3, pp. 347–364
  2. P. Bilimoria (2013), Toward an Indian Theodicy, in The Blackwell Companion to the Problem of Evil (Editors: McBrayer and Howard-Snyder), 1-a eldono, John Wiley & Sons, (ISBN 978-0-470-67184-9), ĉap. 19
  3. G. Obeyesekere (I968), Theodicy, sin and salvation in a sociology of Buddhism, in Practical religion (Ed. Edmund Leach), Cambridge University Press, (ISBN 978-0-521-05525-3)
  4. B. Reichenbach (1998), Karma and the Problem of Evil, in Philosophy of Religion Toward a Global Perspective (Editor: G.E. Kessler), Wadsworth, (ISBN 978-0-534-50549-3), pp. 248–255
  5. Bruce R. Reichenbach (1989), Karma, Causation, and Divine Intervention, Philosophy East and West, Vol. 39, No. 2, pp. 135–149
  6. Arthur Herman, The problem of evil and Indian thought, 2-a eldono, Motilal Banarsidass Publishers, (ISBN 81-208-0753-7), pp. 5, partoj II kaj III