Swindon

| Swindon | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| urbego | |||||
| Administrado | |||||
| Provinco | Wiltshire | ||||
| |||||
| |||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 222 193 (2019) [+] | ||||
| Loĝdenso | 940 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 51° 33′ N, 1° 47′ U (mapo)51.558333333333-1.7811111111111Koordinatoj: 51° 33′ N, 1° 47′ U (mapo) [+] | ||||
| Areo | 230 km² (23 000 ha) | ||||
| Horzono | UTC±00:00 [+] | ||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Swindon ([ˈswɪndən]), en Esperanto Svindono, la nomo Swindon signifas porka monteto) estas unu el la plej rapide kreskantaj urboj en Anglio (ĉirkaŭ 200 000 loĝantoj en 2022) situanta ĉe la aŭtovojo M4 inter Londono kaj Bristol. Swindon troviĝas en la graflando de Wiltshire, en la regiono Sud-okcidenta Anglio kaj funkcias por la loka regado kaj administrado.
Ĝis ĉirkaŭ 1843, Swindon estis sensignifa urbo. De tiam, ĝi evoluis al centro por la konstruado kaj prizorgado de vaporlokomotivoj por la Great Western Railway (GWR aŭ Granda Okcidenta Fervojo). La antaŭa fabriko (unu el la plej grandaj de sia speco en la mondo), kiu funkciis inter 1843 kaj 1986. estas nuntempe fervoja muzeo, ankaŭ konata sub la nomo STEAM.
Swindom estas konata pro ĝia trafikcirklo, nomata magia trafikcirklo (magic roundabout).
La antikva Ridgeway, konata kiel la plej malnova vojo de Britio, etendiĝas kelkajn kilometrojn sude de Swindon, kun Avebury, la plej granda megalita ŝtoncirklo en la mondo.
La Swindon Mela, tuttaga festado de sudhindaj artoj kaj kulturo en la urbaj ĝardenoj, altiras ĝis 10 000 vizitantojn ĉiujare.
La National Trust kaj la Brita Kosma Agentejo (UK Space Agency) ambaŭ havas ĉefsidejon en Swindon. Aliaj dungantoj inkluzivas ĉiujn naciajn esplorkonsiliojn , la Museum of Computing kiu estis la unua komputila muzeo en Britio kaj TE Connectivity.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La urbo ankaŭ situas je 42 km sudokcidente de Oksfordo. Bristolo distancas 56 kilometrojn okcidente, kaj Reading situas 56 kilometrojn oriente. Birminghamje 105 km, Londono je 114 km okcidente kaj Cardiff je 97 km oriente.
Norde de la urbo situas la Cotswolds, kromnomata 'la koro de Anglio kun multe da montetoj kun idiliaj vilaĝetoj kie troviĝas multaj dometoj faritaj el la tipa kalkoŝtono. Sude situas North Wessex Downs, areo de kretaj montetoj, plejparte kovritaj de herbejoj, situantaj en la sudanglaj graflandoj Berkshire, Hampshire, Oxfordshire kaj Wiltshire.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Swindon havas oceanan klimaton (en la klimata klasifiko de Köppen), kiel la vasta plimulto de la Britaj Insuloj, kun malvarmetaj vintroj kaj varmaj someroj.
Transporto
[redakti | redakti fonton]Fervoja urbo
[redakti | redakti fonton]Swindon estas grava fervoja urbo. La stacidomo de Swindon malfermiĝis en 1842 kiel Swindon Junction kaj, ĝis 1895, ĉiu trajno haltis dum almenaŭ dek minutoj por ŝanĝi lokomotivojn. Estas oftaj interurbaj trajnoj orienten al London Paddington kaj okcidenten al Bristol Temple Meads, Cheltenham Spa kaj Cardiff Central.
Vojoj
[redakti | redakti fonton]Situanta ĉe la kuniĝo de du romiaj vojoj, la urbo evoluis al transportcentro dum la jarcentoj. Ĝi estas alirebla per du kuniĝoj (15 kaj 16) sur la aŭtovojo M4.
Magia trafikcirklo
[redakti | redakti fonton]La oficiala nomo estis Graflandaj Insuloj, kvankam ĝi estis konata kiel la Magia Trafikcirklo kaj la oficiala nomo estis ŝanĝita por kongrui kun sia kromnomo.
Busoj
[redakti | redakti fonton]Busoj de National Express uzas la busstacidomon en la urbocentro.
Biciklado
[redakti | redakti fonton]Nacia bicikla reto itinero 45 trairas la urbon
Butikumado
[redakti | redakti fonton]
Swindon Designer Outlet (malfermita en 1997) estas endoma butikumada centro por rabatitaj varoj, ĉefe vestaĵoj, sur la loko de la iama fervoja muzejo. La butikcentro estas apud la Swindon Steam Railway Museum (Vaportrajna muzeo malfermita en 2000) kaj la ĉefsidejo de la National Trust (ekde 2005). La butikcentro havas ĉirkaŭ 100 vendejojn kaj restoraciojn, kaj iam tenis la rekordon de la plej granda kovrita dizajnista butikcentro en Eŭropo. Ĝi estis pligrandigita meze de la 2010-aj jaroj[1].
Bildgalerio
[redakti | redakti fonton]- Urbodomo
- Swindon. Mekanika Instituto
- STEAM, vaportrajna muzeo,, Kemble Drive, Swindon
- La ĉefsidejo de National Trust en Swindon
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (en) "Swindon Designer Outlet - Fabrikvendejo en Swindon, Okcidenta Oxfordshire - Oxfordshire Cotswolds", oxfordshirecotswolds.org. Alirita la 19-an de aŭgusto 2020.





