close
Saltu al enhavo

Sterolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
BERJAYA

Sterolo (aŭ sterino) estas organika substanco kun pluraj karboncikloj (ĝenerale 4) kaj unu hidroksila grupo (alkoholfunkcio). Ili estas ĉefaj komponantoj de la hormonoj kaj vitaminoj (steroidoj).

Ili estas tre disvastiĝintaj neligite aŭ en formo de estero, formita kun alifataj karboksilataj acidoj grandnombraj je karbono. La steroloj enhavas 27-29 karbonojn, el kiuj 17 apartenas al steroida ringo (4-ringaj). Nesaturitaj alkoholoj. Ili estas senkoloraj, optike aktivaj, liposolveblaj kombinaĵoj. Ili estas elsolveblaj per liposolvenzaj materialoj. Ili apartenas al la lipidoj.

BERJAYA
Baza strukturo de steroloj, C17H28O

La malnova nomo de sterolo estis sterino (kiel en la vorto kolesterolo), sed kemie ĝustas la -ol-finaĵo, ĉar temas pri alkoholo. Sed oni uzas la vortoj en la ĉiutaga parolo kun -in-finaĵo.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Gravaj steroloj estas:

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.