Stefano la 1-a (papo)
Aspekto

| Sankta | ||
| Stefano la 1-a | ||
|---|---|---|
| 23-a papo de la katolika eklezio | ||
| Pontifiko | de 254 | |
| ĝis 257 | ||
| Antaŭulo | Lucio la 1-a | |
| Sekvanto | Siksto la 2-a | |
| Persona informo | ||
| Naskiĝo | je nekonata dato en Romo | |
| Morto | 2-an de aŭgusto 257 en Romo | |
| Mortokialo | senkapigo vd | |
| Tombo | Hvar Cathedral vd | |
| Sanktulo | ||
Sankta Stefano la 1-a, latine Stephanus, naskiĝis en Romo nekonatan daton kaj mortis en 257, laŭ iuj fontoj la 2-an de aŭgusto 257. Li estis papo de 254 ĝis sia morto. En tiu funkcio antaŭis lin Lucio la 1-a kaj sekvis lin Siksto la 2-a. Stefano estis ido de fama kaj nobela romia familio Iulia. Ne estas certe ĉu li mortis kiel martiro aŭ ne; laŭ iuj fontoj li martire estis senkapigita.


