Xiamen

| Xiamen | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| subprovincnivela dividaĵo de Ĉinio urbego departemento-ranga urbo city specifically designated in the state plan (en) | |||||
| Administrado | |||||
| |||||
| Poŝtkodo | 361000 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 5 163 970 (2020) [+] | ||||
| Loĝdenso | 3 039 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 24° 29′ N, 118° 5′ O (mapo)24.479722222222118.08194444444Koordinatoj: 24° 29′ N, 118° 5′ O (mapo) [+] | ||||
| Areo | 1699,39 km² ( 169 939 ha) [+] | ||||
| |||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Xiamen (ĉine 廈門市/厦门市, pinjine: Xiàmén, en la loka dialekto de la hokla lingvo Ē͘-mûi), en Esperanto iom aŭdace laŭ la Poŝatlaso de la mondo de 1971 el Prago Hiameno[1] estas subprovincnivela kaj prefektujnivela milionurbo, marhaveno kaj universitata urbo en Ĉina Popola Respubliko. La municipo administras ankaŭ proksimajn distriktojn kaj zonojn.
Insulo Gulangyu, aŭ Insulo Kulansu (normĉine: 鼓浪嶼,鼓浪屿, pinjino Gǔlàngyǔ) estas marborda insulo en la Tajvana Markolo, situanta en la urbo Xiamen. Ekde 1845 ekzistas eŭropa setlejo ĉi tie.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Xiamen etendiĝas laŭ Tajvana markolo. La urbego konsistas el insulo kaj la kontraŭa kontinenta parto, kiujn ponto kunligas. Aliaj proksimaj insuloj, nome la insularo Ĝinmenoj, apartenas al Tajvano.
Historio
[redakti | redakti fonton]Xiamen menciiĝis jam en 282. Jam dum la mezepoko ĝi estis internacia havenurbo kaj ankaŭ bazo kontraŭ piratoj. Ekde 1541 ankaŭ portugaloj uzis la havenon. Pro la Opia milito la britoj akiris la urbon en 1842.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Xiamen estas speciala ekonomia zono ekde la 1980-aj jaroj. La plej gravaj industriaj branĉoj estas fiŝkaptado, ŝipkonstruado, nutraĵprilaboro, teksaĵoj, maŝinkonstruado, kemiaj industrioj, telekomunikado, kaj financaj servoj.
Edukado
[redakti | redakti fonton]
La subprovincnivela urbego estas ankaŭ universitata urbo.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Xiamen etendiĝas en subtropika klimato kun influo de musono. La tutjara averaĝa temperaturo estas 21 °C. Inter junio-septembro tio estas 30 °C. Jare pluvas po 1350 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter aprilo-septembro. Frosto estas tre malofta.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]
Xiamen havas internacian flughavenon, aŭtovojon, stacidomon kaj havenon. En la urbo aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. Taksioj estas oftaj. Multaj uzas biciklojn, ĉar la motorcikloj kaj mopedoj estas malpermesitaj.
La Metroo de Xiamen ekfunkciis la 31-an de decembro 2017.


Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- strandoj kaj feriejoj
- botanika ĝardeno
- templo kun biblioteko
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]
Cardiff, Britio, 1983
Sasebo, Japanio, 1983
Cebuurbo, Filipinoj, 1984
Baltimore, Usono, 1985
Wellington, Nov-Zelando, 1987
Penango, Malajzio, 1993
Sunbrila Bordo, Aŭstralio, 1999
Kaunas, Litovio
Guadalajara, Meksiko, 2003
Zoetermeer, Nederlando, 2004
Kuching, Malajzio, 2006
Surabajo, Indonezio, 2006
Mokpo, Sud-Koreio, 2007
Richmond, Kanado, 2008
Maratono (urbo), 2009
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungara kaj angla Vikipedioj
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La ĝis nun sola esperantlingva atlaso, Poŝatlaso de la mondo de 1971 el Prago, dokumentigas esperantigon "Hiameno" en la vasta, du-paĝa mapo 23.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]






