close
Saltu al enhavo

Robert Lück

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Robert Lück
Persona informo
Naskiĝo 30-an de junio 1851 (1851-06-30)
Morto 17-an de junio 1930 (1930-06-17) (78-jaraĝa)
en Berlino
Tombo Friedhof Steglitz (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pedagogo
filologo
mezlerneja instruisto Redakti la valoron en Wikidata
BERJAYA
BERJAYA
vdr
BERJAYA
tombo de Robert Lück kaj de lia edzino sur la tombejo de Steglitz

Robert LÜCK (naskiĝinta la 30-an de junio 1851 en Meinerzhagen-Mühlhofe, mortinta la 17-an de junio 1930 en Berlino) estis germana gimnazia instruisto kaj unua lernejestro de la gimnazio je Steglitz.

Estante filo de bienposedanto, li trapasis en 1872 la abiturientan ekzamenon en Soest antaŭ ol studi klasikan filologion, protestantisman teologion kaj historion ĝis la 1877-a jaro. Doktoriĝo sukcesis en 1878. La provan jaron li pasigis en Salzwedel. En 1866 li fondis la gimnazion de Steglitz estronte ĝin ĝis 1919. Li ĉiam konsideriĝis fidela ano de la Evangelia Eklezio.

Kiam li direktoris, okazis la fondo de la lernanta klubo Wandervogel, kion Lück unue malŝatis, ekz. pro la legado de aĵoj de Friedrich Nietzsche fare de la klubanoj. Sed tiu "malpermeso" eĉ pli allogigis la tuton kaj Nietzsche iĝis favorita verkisto de multaj, kiel atestis Hans Blüher. La interkonsento de Lück kun la helpinstruisto Karl Fischer, ke ekde 1901 la klubanoj ankaŭ sen profesora observado povus ekskursumi (kio fakte estis kontraŭleĝa!), iĝis la vera fundamenta ŝtono de aŭtonoma junulara movado.[1]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. Kp. (PDF), p. 9-10