Prosper-Mathieu Henry
Aspekto
| Prosper-Mathieu Henry | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Nomo | Prosper-Mathieu Henry |
| Dato de naskiĝo | 10-a de decembro 1849 |
| Naskiĝloko | Nancio |
| Dato de morto | 25-a de julio 1903 |
| Mortoloko | Parizo [+] |
| Aĝo je morto | 53 |
| Okupoj kaj profesioj | |
| Okupoj | astronomo kaj optikisto |
| Geografio | |
| Ŝtato | Francio |
| Familio | |
| Frato | Paul-Pierre Henry [+] |
| Lingvoj | |
| Parolata lingvo | franca lingvo [+] |
| Ceteraj informoj | |
| Honorigo | Kavaliro de Honora Legio [+] |
| Portalo pri Homoj | |
Prosper-Mathieu Henry (naskiĝis la 10-an de decembro 1849 en Nancio, mortis la 25-an de julio 1903 en Parizo) estis franca astronomo kaj optikisto.
Kun lia frato Paul-Pierre Henry, li fabrikis lornojn kaj instrumentojn por la observatorioj, ili malkovris asteroidojn kaj partoprenis je la projekto de « Carte du Ciel » (« Ĉiela Mapo »).
Ambaŭ fratoj Henry malkovris 14 asteroidojn en la observatorio de Parizo. La Minor Planet Center kreditas Prosper-Mathieu Henry, sub la nomo "P. M. Henry", de la malkovro de sep asteroidoj.


