Petardo laŭ la konciza difino de PIV estas malforta eksplodilo, konsistanta el pulvo, entenata en kartona tubo kaj uzata kiel signalo aŭ amuzaĵo.[1] Ekzemple uzo estas en grandaj arenoj de sportaj eventoj kun multegaj spektantoj, eksplodigita se simplaj homoj el la publiko; alia uzo estas scenejaj efikoj en teatraĵoj. La esperanta termino estas pruntvorto de la franca termino pétard [peːTAR] - en la hispana kaj itala uzatas la ekzakte sama formo petardo. Kvankam laŭ iuj klarigoj kontraste al piroteknikaĵo, kiu signifas fortan lumigan helecon, ĉe petardo la laŭta eksploda knalo estu la precipa efiko, tamen ĉe multaj petardoj la lumiga efiko estas almenaŭ same grava, kaj ankaŭ la forta fumo ekestinta, kiu laŭ la ekzakta ĥemia konsisto povas havi tute malsamajn kolorojn. Nur ke ĉe klasika piroteknikaĵo la eksplodo estas pli drasta kaj tial pli danĝera por homoj, bestoj kaj objektoj - tial piroteknikaĵoj devas detonacii en signife pli da distanco ol petardoj, kvankam ioma distanco al la ĥemia reakcio ĉiukaze necesas.