Olot
| Olot | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| municipo de Katalunio | |||||
| Flago | Blazono | ||||
| Administrado | |||||
| Ŝtato | |||||
| Aŭtonoma komunumo | |||||
| Provinco | |||||
| Komarko | Garrotxa | ||||
| Komunumaro | Zona Volcànica de la Garrotxa Natural Park | ||||
| |||||
| Poŝtkodo | 17800 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Urbestro | Agustí Arbós Torrent | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 39 519 (2025) [+] | ||||
| Loĝdenso | 1 363 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 42° 11′ N, 2° 29′ O (mapo)42.18219282.4890165Koordinatoj: 42° 11′ N, 2° 29′ O (mapo) [+] | ||||
| Alto | 443 m [+] | ||||
| Areo | 29 km² (2 900 ha) [+] | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Olot (oficiale, en kataluna, prononco: [uɫɔt]) estas la ĉefurbo de la komarko de la Garrotxa, en la provinco Ĝirono, Katalunio, Hispanio.
Etimologio
[redakti | redakti fonton]La etimologio de Olot ne estas klara kaj ekzistas pluraj hipotezoj. Laŭ la Kroniko Universala de Katalunio, Olot estis fondita de Ulo, iama reĝo de la dinastio de atlantes, (tiam nomata Sículo), kun la nomo de Ulot. [1] Alia teorio, pli disvastigita, estas ke la nomo venas de ala (vorto alo aŭ flugilo en la kataluna), ĉar la urbo estis dokumentita per la nomoj Aulot kaj Alot. Pro tio, la blazono de Olot havas flugilon kun referenco al la nomo de la urbo. [1]
Situacio
[redakti | redakti fonton]La komunumo etendas 29,12 km2 kaj inkluzivas la urbon Olot kaj la urbon Batet de la Serra (aneksita en 1971). La teritorio estas lokita ĉe 443,4 metroj super marnivelo kaj estas proksimume je 50 km el Ĝirono, la ĉefurbo de la provinco samnoma. Ĝi estas limigita de Sant Joan les Fonts (nordoriente), Santa Pau (sudoriente), Les Preses (sudokcidente), Riudaura (okcidente) kaj La Vall de Bianya (nordokcidente).
Geografio kaj klimato
[redakti | redakti fonton]Olot situas sur ebenaĵo ĉirkaŭata de la montoĉenoj de Valentí, Aiguanegra, la altebenaĵo Batet, Marboleny kaj Sant Valentí de la Pinya. La ebenaĵo estas trairita de la Fluvià rivero kaj la Riudaura rivereto. Estas kvar vulkanoj en la urbo de Olot: la Montolivet, la Montsacopa, la Garrinada kaj la Bisaroques.
La areo de Garrotxa estas ĝenerale pli humida ol apudaj regionoj. La jara pluvokvanto estas ĉirkaŭ 1000 mm. Laŭ kataluna popoldiro, se ne pluvas en Uloto, ne pluvas ie ajn (Si no plou a Olot, no plou enlloc en la kataluna). La minimuma temperaturo en Olot en Januaro estas ĉirkaŭ 0 °C, kaj la maksimuma en Aŭgusto estas ĉirkaŭ 28 °C.
Artoj kaj kulturo
[redakti | redakti fonton]La urbo Olot havas riĉan kulturan heredaĵon. Estas pluraj bonaj ekzemploj de arkitekturo de la modernismo kaj la "Claustre del Carme", la Karmelanina Klostro, kiu datiĝas de la renesanco.
Koncerne al pentrarto kaj skulptarto, la graveco de la "Lernejo Olot" ne devus esti lasita ekstere. Tiu arta movado estas bone reprezentita en la Museu Regiona de la Garrotxa (la regiona muzeo). Pentrarto, skulptarto kaj ceramiko estas ŝlosilaj elementoj en la arto de Olot, por ne mencii la tradicio de la Kristnaskaj Scenoj aŭ "pessebres" kaj la mondfamaj skulptaĵoj de sanktuloj.
Nuntempe la Arta Lernejo Olot ekzistas kiel dezajn- kaj art-lernejo laŭ la nomo de Escola d'Art Superior de Disseny d'Olot kaj okupas la "Claustre del Carme" menciita supre.
Esperanto
[redakti | redakti fonton]En 1911 en la urbeto fondiĝis Esperanto-grupo kun nomo Ulota Stelo, kies ĉefsidejo estis en la urba hospico (d:Q28420111).[2] En septembro 1912 la 4-a Regiona Kongreso de la Kataluna Esperantista Federacio okazis en Olot.[3][4] Ne estas klare kiam la loka Esperanto-grupo finis siajn agadojn. Klaras ke ĉiukaze la hispana enlanda milito en 1936 finis la aktivecojn, sed eble jam pli frue l agrupo endormiĝis. Ĉiukaze, pli ol 110 jarojn poste, inter la 20-a ĝis la 23-a de februaro 2025 okazis en Olot RenKEJtiĝo, la oficiala aranĝo de Kataluna Esperanto-Junularo (KEJ), por junaj esperantistoj kaj de Katalunio kaj de ĉie. La nomo estas vortludo kun la Esperanta vorto ‘renkontiĝo’ kaj KEJ, la mallongigo de la asocio[5].
Fotaro
[redakti | redakti fonton]- La Gigantoj de Olot
- La Gigantina
- La Giganto
- Danco de la Grandkapuloj
- Promenejo Barcelona
- Promenejo Sant Roc
- Plaça Clarà aŭ Parc Vell (Malnova Parko)
- Plaça Clarà aŭ Parc Vell
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- 1 2 Piferrer, Francisco Nobiliario de los reinos y señoríos de España
- ↑ « Biografio de JOSEP Mª DE GARGANTA I VILA-MANYÀ. Verkisto, poeto kaj tradakisto »[rompita ligilo]. [Alirita: 5 novembro 2014].
- ↑ Poblet kaj Feijoo , Francesc. La komenco de la esperantista movado en Katalunio (en Kataluna kaj Esperanto). Barcelono: O Limaco Edizions, 2004, p. 120. ISBN ISBN 978-84-936728-1-2 .
- ↑ Poblet i Feijoo, Francesc i Hèctor Alòs i Font . Historio de Esperanto en la Katalunaj Landoj (in kataluna kaj Esperanto). Barcelono: Associació Catalana d'Esperanto, 2010. ISBN ISBN 978-84-936728-6-7 .
- ↑ (eo) RenKEYtiĝo 2025






