close
Saltu al enhavo

Nizip

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nizip
BERJAYA
BERJAYA
BERJAYA
BERJAYA
urbo
urbego
urbeto Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Ŝtato BERJAYA Turkio
Provinco provinco Ankara
Poŝtkodo 27700
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 142 389  (2018) [+]
Geografio
Geografia situo 37° 1′ N, 37° 48′ O (mapo)37.010437.798523055556Koordinatoj: 37° 1′ N, 37° 48′ O (mapo) [+]
Horzono TRT [+]
Nizip (Turkio)
Nizip (Turkio)
DEC
BERJAYA
Situo de Nizip

Map

Alia projekto
BERJAYA Vikimedia Komunejo Nizip [+]
BERJAYA
BERJAYA
vdr

Nizip, laŭ mezepoka greka: Nisibis aŭ Nisibina, laŭ otomane turke نزيب estas urbego kaj municipo (komprenu: distrikto) en la Provinco Gaziantep en Turkio.

BERJAYA
Strato kun butikoj en Nizip

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2022 loĝantaro de Nizip estis 148386. En 2011 la urbo atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil). Post 2 jaroj laŭ la urba leĝo 109 proksimaj vilaĝoj aliĝis al Nizip, iliaj pli novaj nomoj estis kvartaloj.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Nizip situas situas en la centra mezopotamia baseno formita de la rivero Eŭfrato. Ĝia areo estas 944 km². 110 kvartaloj apartenas al la distrikto Nizip. La urbego situas 45 km de Gaziantep kaj 95 km de Şanlıurfa.

Historio de la distrikto datiĝas de 2000 a.K. La hititoj okupis la areon dum la 18-a jarcento a.K. kaj same en la 13-a jarcento a.K. En 1517 la Otomana Imperio aneksis Nizip. Batalo de Nizip okazis la 24-an de junio 1839 inter Egiptio kaj la Otomana Imperio, kie la turkoj malvenkis. Parto de la areo trovis sin sub akvo pro konstruo de la lagobaraĵo Nizip-Birecik en 2000.

Ekonomio de Nizip konsistas el agrikulturo kaj agrikultur-bazita industrio. Oni kultivas olivarbojn, pistakujojn, lentojn, tritikojn, hordeojn kaj vitojn. El ili produktado de olivoleo estas la plej signifa. Ekzistas pli ol 100 mezgrandaj fabrikoj kaj entreprenoj por prilabori olivojn kaj pistakojn. La sapoj akiritaj el ĉi tiu olivoleo estas famaj. En la 1960-aj jaroj, 90% de la sapbezonoj de Turkio estis produktitaj en sapfabrikoj en la distrikto Nizip. Ekzistas ankaŭ fremdultrafiko.

Nizip estas alirebla per fervoja linio Gaziantep - Nusaybin kaj 2 aŭtovojoj.

La eduko okazas en baz- kaj mezgradaj niveloj.

Nizip havas mediteranean klimaton kun varmaj kaj sekaj someroj kaj malvarmetaj kaj pluvaj vintroj. La temperaturo malofte falas sub nulon, kaj la averaĝa nombro da neĝaj tagoj estas unu aŭ du tagoj.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • moskeoj
  • WikiTrans
Bildoj pri Nizip
BERJAYA
Vojo
BERJAYA
Traireja tunelo