close
Saltu al enhavo

Naŝiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Naŝiko
BERJAYA
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 422001
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 486 053  (2011) [+]
Loĝdenso 4 954 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 20° 0′ N, 73° 47′ O (mapo)2073.783333333333Koordinatoj: 20° 0′ N, 73° 47′ O (mapo) [+]
Alto 660 m [+]
Areo 300 km² (30000 ha) [+]
Naŝiko (Maharaŝtro)
Naŝiko (Maharaŝtro)
DEC
BERJAYA
Situo de Naŝiko
Naŝiko (Barato)
Naŝiko (Barato)
DEC
BERJAYA
Situo de Naŝiko

Map

Alia projekto
BERJAYA Vikimedia Komunejo Nashik [+]
BERJAYA
BERJAYA
vdr

Naŝiko estas urbego en la subŝtato Maharaŝtro en landego Barato. Naŝiko estas la administra centro de la samnoma distrikto. Nuntempe la urbego ankaŭ nomiĝas "Vina ĉefurbo de Barato", aŭ "Vinbera urbo". Ĝi estas en la okcidenta montaro apud la bordo de la rivero Godavari.

Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 1 486 053 loĝantoj sur areo de 300 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 954 loĝantoj/km².

BERJAYA
Placo en Nasiko

Naŝiko troviĝas sur malebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Mumbajo-centra Barato. La urbo situas en la nordokcidento de Maharaŝtro, 180km de Mumbajo kaj 220km de Puneo.

Naŝiko havas mitologian, historian, socian kaj kulturan gravecon. Ĝi estas fama pro la temploj ĉe la bordo de la rivero Godavari. Naŝiko do estas sankta loko por la Hinduoj.

Antaŭe, Naŝiko nomiĝis Trikantak kaj poste Padmanagar. Dum la tempo de la mogola imperio, Nasiko nomiĝis Gulŝanbad.

La historie famaj konstruaĵoj en Naŝiko estas la artefaritaj grotoj Triraŝmi kaj Paandav.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]