Momento de surprizo
Aspekto
La elemento de surprizo, faktoro aŭ momento de surprizo, estas konsiderata decida faktoro en militado, determinante sukceson aŭ malsukceson. Klasikaj verkistoj de milita strategio, kiel Sun Tzu kaj Basil Liddell Hart, bazas siajn analizojn preskaŭ tute sur surprizado de la malamiko kiel rimedo por atingi decidajn venkojn. Bataloj kaj kampanjoj en kiuj unu flanko sukcesis surprizi sian kontraŭulon estas precipe oftaj en listoj de gravaj bataloj kaj venkoj. Atakoj de surprizo do aparte kalkulas pri decida avantaĝo pri la maksimuma surprizo.
La avantaĝo de absoluta surprizo interalie aparte elstaris en la sekvaj bataloj, sed probable eblus listigi multajn pliajn ekzemplojn:
- la batalo ĉe Suomussalmi de decembro 1939 kaj januaro 1940 en la vintra milito inter Finnlando kaj Sovetunio,
- la batalo de Waterloo inter la napoleona armeo kaj koalicio de pluraj eŭropaj ŝtatoj en 1815.
- la Sestaga milito inter la armeo de Israelo kaj la armeoj de ĝiaj arabaj najbaroj en 1967 kaj
- la tielnomata Fulmomilito de la armeo de Nazia Germanio en la Dua Mondmilito ekskluzive baziĝis sur la elemento de pleja surprizo.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- En la unua versio de la artikola ĝermo la 7-an de junio 2026 uziĝis la unuaj tri frazoj de la koncerna germanlingva vikipedia teksto je tiu tago. Pliaj teksteroj estis kunmetitaj el la ekzistintaj esperantlingvaj tekstoj.
