Lost (televida serio)
| LOST | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| televida serio | |||||
| Originala titolo | Lost | ||||
| Originala lingvo | angla lingvo | ||||
| Origina lando | Usono | ||||
| Ĝenro | Aventureco | ||||
| Kreita de | Damon Lindelof, Jeffrey Jacob Abrams kaj Jeffrey Lieber | ||||
| Reĝisoro | Jack Bender, Stephen Williams kaj Jeffrey Jacob Abrams | ||||
| Aktoroj | Nestor Carbonell, Evangeline Lilly, Elizabeth Mitchell, Ian Somerhalder, Michelle Rodriguez, Harold Perrineau, Adewale Akinnuoye-Agbaje, Jeremy Davies, Kiele Sanchez, Josh Holloway, Henry Ian Cusick, Naveen Andrews, Daniel Dae Kim, Yunjin Kim, Jeff Fahey, Rebecca Mader, Michael Emerson, Emilie de Ravin, Malcolm David Kelley, Terry O'Quinn, Titus Welliver, Dominic Monaghan, Rodrigo Santoro, Jorge Garcia, Maggie Grace, Matthew Fox, Cynthia Watros, Ken Leung, Zuleikha Robinson, Paula Malcomson, Fionnula Flanagan, Sam Anderson, M.C. Gainey, John Terry, William Mapother, Alan Dale, Clancy Brown, Julie Bowen, Kevin Durand, Doug Hutchison, Alexandra Krosney, Lance Reddick, Brian Goodman, Bill Duke, Robert Patrick, Saul Rubinek, Beth Broderick, Andrew Divoff, Sonya Walger, Graham McTavish, Fisher Stevens, Zoë Bell, Marguerite Moreau, Madeline Carroll, Theo Rossi, Marlene Forte, Michael Cudlitz, Swoosie Kurtz, Mackenzie Astin, Sean Whalen, Mark Pellegrino, Carter Jenkins, Josh Randall, Eric Lange, Fredric Lehne, Diana Scarwid, Tom Irwin, Anthony Azizi, Jeff Perry, Christopher Jaymes, Veronica Hamel, Jenny Gago, Sterling Beaumon, Chris Mulkey, Justin Chatwin, Ian Gomez, Rob McElhenney, Julian Barnes, Kevin Chapman, Frederick Koehler, Jose Yenque, Samm Levine, Skye McCole Bartusiak, Julie Adams, Faran Tahir, Greg Grunberg, Melissa Gilbert, Michael Landon, L. Scott Caldwell kaj François Chau | ||||
| Muziko de | Michael Giacchino | ||||
| Komenca muziko | J. J. Abrams | ||||
| Lingvo(j) | Angla | ||||
| Amplekso | |||||
| Sezonoj | 6 | ||||
| Epizodoj | 121 | ||||
| Daŭro sen reklamoj | 43 minutoj | ||||
| Produktado | |||||
| Estra(j) produktoro(j) |
J. J. Abrams, Damon Lindelof, Bryan Burk, Jean Higgins, Jack Bender, Carlton Cuse, Edward Kitsis, Adam Horowitz kaj Elizabeth Sarnoff | ||||
| Loko(j) | Oahu, Havajo | ||||
| Elsendo | |||||
| Bilda formato | 16/9 | ||||
| Elsendita | 22 septembro 2004 – 23 majo 2010 | ||||
| Eksteraj ligiloj | |||||
| Oficiala retejo | |||||
| ĉe IMDb | |||||
| |||||
Lost (angle: perdita[j]) estas la titolo de usona televida serio aventureca, kiu estas produktata ekde 2004. Ĝia scenejo estas mistera tropika insulo, sur kiu vivas la postvivantoj de aviada akcidento.
La filmado okazas precipe sur insulo Oahu (Havaja Insularo). La serion produktas American Broadcasting Company, Bad Robot Productions kaj Grass Skirt Productions. La historion verkis Jeffrey Jacob Abrams, Damon Lindelof kaj Jeffrey Lieber; la muzikon Michael Giacchino.
American Broadcasting Company deklaris, ke ekzistas interkonsento pri la fino de la serio. Nun en 2007, post tri jaroj, restas ankoraŭ 48 epizodoj dividotaj al 4 jar-periodoj po 16 en ĉiu jaro. Tiel en Usono la serio finiĝos en la periodo 2009/2010.
Lost en 2006 ricevis la premion Golden Globe kiel plej bona drama serio.
Historio/intrigo
[redakti | redakti fonton]Unua periodo
[redakti | redakti fonton]Flugo Oceanic-Air 815, iranta de Sidnejo al Los-Anĝeleso, kraŝas sur tropika insulo. La 48 postvivantoj provas solvi multajn problemojn, precipe pri pluvivado, kaj esplori la multajn misterojn de la loko, inter ili la eblan ekziston de aliaj loĝantoj, la enhavon de subterejo fermita per pordo kaj aliajn neklarigeblajn okazaĵojn.
Inter la postvivantoj elstaras la roluloj:
- Jack Shepard, kuracisto, kiu preskaŭ dekomence estas gvidanto de la grupo;
- John Locke, spertulo pri ĉasado, kiu kreas la moton "nenio okazas hazarde";
- Kate Austen, krimulo provanta rebonigi siajn farojn;
- Sayid Jarrah, eksa soldato (iraka respublika gvardiano) de la iraka milito;
- James "Sawyer" Ford, trompisto;
- Claire Littleton, juna patrino, kiu akuŝas sur la insulo;
- Hugo "Hurley" Reyes, riĉa pro loteria gajno;
- Charlie Pace, drogo-sklava muzikisto;
- Jin-Soo Kwon kaj Sun-How Kwon, koreaj geedzoj en edzeca krizo;
- Michael Dawson kaj Walt, patro kaj filo, disputantaj pro iama eksedziĝo;
- Boone Carlyle kaj Shannon Rutherford, duonfratoj;
- Danielle Rousseau, virino, kiu vivis sur la insulo antaŭ la akcidento;
- La Aliaj, mistera komunumo, kiu vivis sur la insulo antaŭ la akcidento.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Dediĉita retejo de televidstacio FOX Arkivigite je 2007-05-28 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Retejo de ABC Arkivigite je 2005-03-07 per la retarkivo Wayback Machine
- Lost en Interreta filma datumbazo (angle)


