Korno (anatomio)
| Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Korno |
Korno estas unu- aŭ plurbranĉa, keratina aŭ osta elstaraĵo sur la frunto aŭ alia kapoparto de hufuloj, kiu ornamas ĉefe la masklajn bestojn kaj servas ankaŭ por defendado. Pri osta elteraĵo de cervedoj taŭgas pli bone nomigi ĝin ramuro. Sur homa kapo povas iam kreski kornoj.[1] Estas ankaŭ eventuale meti bestajn kornojn al kranio de homo. Ili supozeble ne nepre faras doloron, sed post la operacio estas supozeble ege malfacile trovi laboron.
Korneca korno (kavkorno, rinocera korno) havas ektoderman, osta korno (kornaro, haŭtostoj) mezoderman originon.
La ostan elkreskon (korneton) de la ĝirafo kovras hara haŭto.
Bova korno estas kerata, kiel kava elstaraĵo de kavkornuloj (kavkorno); ĝi kreskas pare kaj estas ne-disfalanta. La popolarto (en Mez-Eŭropo) uzis la kavkornon de bovoj por fari muzikilojn, aŭ aĵojn, kiujn oni preparas el ĝi, ekz. "ostaj" kombiloj.
Kerata substanco de epidermo, plej supra haŭttavolo de vertebruloj. La korniĝo signifas fizikan kaj kemian transformiĝon de la ĉeloj. En la ĉeloj akumuliĝas kornaĵoj, kaj la ĉelo ĉesas funkcii. La kornotavolo estas diversdika, kiun la bestoj periode aŭ daŭre ŝanĝas (mudo).
Ekzistas vere malordinare sed eventuale, ke sur homa kapo kreskas kornoj.[2][3]. Estas ankaŭ eventuale kirurgie enplanti kornoj sur homa kapo. Laŭ takso de unu sveda esperantisto, membro de Språkförsvaret, kornoj, kiuj estas enplanitaj en kapo de homo, ne peras fizikan doloron, sed estas ege malfacile trovi laboron. Sur kapo de Furtyle Brain oni enplantis kornojn. Ili peris fizikan doloron. Ilin enplantis kanada kirurgo en Jamaiko.
Specialaj kornoestaĵoj de bestoj:
Uzoj
[redakti | redakti fonton]Korno estas kruda materialo, kiu venas de kornaroj, ungoj aŭ hufoj, kromproduktoj de brutaro. Korno estas uzata laŭ diversaj celoj: buŝopecoj de muzikinstrumentoj, bekoj de zahatoj (felsakoj de eŭskaj paŝtistoj), malnovaj fingringoj, pomeloj de ombreloj, framoj de okulvitroj, kombiloj, teniloj de tranĉiloj, butonoj, pipotuboj, branĉoj de komponigitaj pafarkojn, dentoj de sagoj, ingoj de vakstabuloj (skribtabuletoj de antikva tempo) ... kaj ankaŭ kiel meblaj inkrustaĵoj aŭ juveloj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Proverbo
[redakti | redakti fonton]Ekzistas pluraj proverboj pri kornoj en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[4]:

„ Al porko Dio kornojn ne donas. ” 
„ Li ne frapis al si ankoraŭ la kornojn. ” 
„ Petro kornojn tenas, Paŭlo lakton prenas. ”
Bildogalerio
[redakti | redakti fonton]- Muzika instrumento
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ http://paranormaaliblogi.net/index.php/2010/03/10/kiinalaiselle-isoaidille-kasvaa-sarvet/
- ↑ https://www.weirdhistorian.com/human-horns/
- ↑ https://www.iltalehti.fi/ulkomaat/a/155c26f7-ec4c-42f4-9bc9-233970caf835
- ↑ Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-03-13 .
