Bergen (Norvegio)
| Ĉi tiu artikolo temas pri urbo. Por municipo en la provinco Troms rigardu la paĝon Berg (Norvegio). Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Bergen. |

| Bergen | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| urbo urbego | |||||
| Flago | Blazono | ||||
| Administrado | |||||
| Lando | |||||
| Provinco | |||||
| |||||
| Poŝtkodo | 5003–5098 | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 291 189 (2023) [+] | ||||
| Loĝdenso | 3 340 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 60° 24′ N, 5° 19′ O (mapo)60.39255.3233333333333Koordinatoj: 60° 24′ N, 5° 19′ O (mapo) [+] | ||||
| Alto | 5 m [+] | ||||
| Areo | 87,17 km² (8 717 ha) [+] | ||||
| Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
| |||||

Bergen (esperantigite Bergeno) estas la dua plej granda norvega urbo. Ĝi administre apartenas al la provinco Vestland - ĝis 2019 ĝi apartenis al pli malgranda provinco Hordaland. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 291 189 loĝantoj sur areo de 87,17 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 340 loĝantoj/km².

Geografio
[redakti | redakti fonton]Bergen situas pitoreske inter montoj proksime al la Atlantiko.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Dum la Hansa epoko ĝi estis grava komercocentro. Bergen apartenas al la plej pluvoriĉaj lokoj de Norvegio, kaj vintraj temperaturoj nur malofte subas nulon. Somere la klimato agrablas, kaj allogas multajn turistojn por vidi interalie:
- Bryggen, "la Kajaĵo", Mezepoka kvartalo da lignaj domoj kiu troviĝas en la listo de UNESKO pri mondaj heredaĵoj.
- Proksime al Bryggen, la Bergena Fiŝbazaro.
- Fløyen, pertrajnete atingebla panoramejo.
- Bergena Akvario
En Bergen estis leprulejo kie Gerardo Armenauer Hansen studis lepron en 19-a jarcento.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Servoj
[redakti | redakti fonton]Volapuko en Bergen
[redakti | redakti fonton]En la 19-a jarcento estis volapuk-klubo en Bergen.
Faktoj rilataj al Esperanto
[redakti | redakti fonton]- Naskiĝurbo de Rolf Bugge Paulsen (1894-1982).
- En 1991 okazis tie la Universala Kongreso de UEA.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]Bergen estas naskiĝurbo de Gerardo Armenauer Hansen kaj de la kantisto Tor Endresen (n. 1959). En la urbo krome mortis la hungara aldviolonisto István Ipolyi. La fama klasika komponisto Edvard Grieg (1843-1907) naskiĝis kaj mortis en Bergen.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- [http:// Oficiala retejo] (norvege)
| ||||||







