Hofu
| Hofu | |||
|---|---|---|---|
|
Urbodomo | |||
| urbo de Japanio urbego | |||
| Flago | |||
| Administrado | |||
| Insulo | Honŝuo | ||
| Regiono | Ĉugokuo | ||
| gubernio | gubernio Jamaguĉi | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 113 170 (2021) [+] | ||
| Loĝdenso | 598 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 34° 3′ N, 131° 34′ O (mapo)34.051277777778131.56255555556Koordinatoj: 34° 3′ N, 131° 34′ O (mapo) [+] | ||
| Areo | 189,37 km² (18 937 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC+09:00 [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Hofu (japane: 防府市) estas urbego kaj mara havenurbo en Japanio, en ĉefinsulo Honŝu, en regiono Ĉugokuo, en gubernio Jamaguĉi.

Demografio
[redakti | redakti fonton]En 2023 Hofu havis populacion de 114 846. En la fruaj 1950-aj jaroj la urbo atingis la internacian klasifikon urbego (pli granda, ol cent mil). Ekde la 2000-aj jaroj la loĝantaro iomete malkreskiĝas.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Hofu situas situas sur ebenaĵo inter montoj kaj Seto Enlanda Maro ĉe enfluo de rivero. Ankaŭ 5 maraj insuloj apartenas al la municipo. Ube (Jamaguĉi) kaj gubernia sidejo Jamaguĉi troviĝas 17, Ŝimonoseki 58, Ivakuni 62, Oita 90, ĉefurbo Tokio 768 kilometrojn aere laŭ .
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo de la nuna Hofu estis loĝita ekde la ĵomon-epoko. La areo estis aranĝita laŭ la moderna municipa sistemo la 1-an de aprilo 1889. Du vilaĝoj unuiĝis por formi la urbon Hofu en 1902. Ĝi estis levita al urbostatuso en 1932.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Hofu estis jam ekde la antikvaj tempoj signifa haveno kaj konata salproduktejo. En la frua moderna periodo la areo rapide industriiĝis kun teksaĵfabrikoj. Nuntempe Hofu estas industria centro, krome ĉi tie funkcias trejna bazo de la japana aerforto.
Instruado
[redakti | redakti fonton]En Hofu nur baz- kaj mezlernejoj funkcias.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Hofu ligiĝas fervoje kaj aŭtovoje al la landa reto. La haveno produktas grandan trafikon.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Hofu situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun varmaj someroj kaj malvarmetaj vintroj. La meza jara temperaturo estas 16 °C kaj varias inter 11-21 °C. La jarpluvo averaĝas 1654 milimetrojn, en ĉiu monatoj pluvas, inter oktobro-februaro iomete malpli.










