close
Saltu al enhavo

Haligo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Haligo
BERJAYA
grupo de insuloj [+]

AkvejoNorda maro, Vadmaro
Koordinatoj54° 34′ 0″ N,  39′ 0″ O (mapo)54.5666666666678.65Koordinatoj: 54° 34′ 0″ N,  39′ 0″ O (mapo)

Haligo (Ŝlesvig-Holstinio)
Haligo (Ŝlesvig-Holstinio)
DEC
BERJAYA
Lokigo de Ŝlesvig-Holstinio en Germanio

Haligo (Danio)
Haligo (Danio)
DEC
BERJAYA

Haligo (Tero)
Haligo (Tero)
Situo de la insuloj kaj haligoj en la nordfrisa vadomaro
Map
Haligo
BERJAYAVikimedia Komunejo:  Halligen [+]
BERJAYA
BERJAYA
vdr

La haligoj estas etaj insuloj en la dana kaj nordfrisa vadomaro ĉe la bordo de la Norda Maro de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio de Germanio, kiuj inundiĝas dum ĉiu alta tajdo, kaj homaj loĝlokoj de po kelkaj domoj sur ili troviĝas sur artefaritaj montetoj, kiuj tiom altas, ke ilin la alta tajdo ne sukcesas subakvigi.

BERJAYA
jen vilaĝeta monto sur la haligo Hooge - dum malalta tajdo: dum alta tajdo super la akvosurfaco restas nur insuleto rekte ĉe la domoj, kaj ĉio kroma verdaĵo subakviĝas

Etimologio

[redakti | redakti fonton]

La vorto "haligo" - en la altgermana, platgermana, frisa kaj dana Hallig - supozeble venas de la ĝermana radiko hol, kio signifas "malalta", "ebena" - la sama vortero, kiu ankaŭ troveblas en la vorto Holando ("malalta lando", historia kerna regiono de Nederlando), kaj en la angla vorto hollow (malaltaĵo, kavo). Ĝis la 16-a jarcento per la vorto "Hallig" la homoj borde de la Norda Maro karakterizis la tutan apudmarbordan landon ne protektitan per digo kaj regule subakviĝantan.

  • Jordsand – subakviĝis dum la jaro 1999 kaj ekde tiam "nur" restas sablejo
  • Mandø – ekde la jaro 1937 protektita kontraŭ inundoj per digo (kaj ekde tiam do ne plu haligo). Iom sudokcidente situas la alta sablejo Koresand.
  • Langli - restas la sola restinta haligo de Danio.

La dek germanaj haligoj ĉiuj troveblas en la distrikto Norda Frislando:

n-roHaligovilaĝetaj
montoj
loĝan-
taro
areo
km2
komunumokomunumaroligo al la kontinento
1Langeneß161109,56LangeneßAmt Pellworm• fervojeto sur vadomara digo tra Oland al Dagebüll
  (nur por varoj kaj lokuloj)
• aŭta pramo al Schlüttsiel (laŭ regula horaro)
2Hooge101205,74HoogeAmt Pellworm• aŭta pramo al Schlüttsiel (laŭ regula horaro) aŭ turista ŝipo de Sankt Peter-Ording
3Gröde2172,77GrödeAmt Pellworm• ŝipo al Schlüttsiel (neregule)
  laŭ inter konsento kun la kapitano de la ŝipo MS Rungholt
4Nordstrand-
ischmoor
4181,75NordstrandAmt Nordstrand• fervojeto sur vadomara digo al la poldero Beltringharder Koog
5Oland1202,01LangeneßAmt Pellworm• fervojeto sur vadomara digo al Dagebüll
• ŝipo al Schlüttsiel (neregule)
6Süderoog120,60PellwormAmt PellwormNaturprotekta zono:
vizito nur eblas kun speciala permesilo
• piedira vadomara vojo (nur dum malalta tajdo) al Pellworm
7Südfall1-0,50PellwormAmt Pellworm• vadomara vojo (nur dum malalta tajdo)
Naturprotekta zono:
vizito eblas post oficiala aliĝo ĉe la birdoprotekta oficisto
8Hamburga Haligo2-1,10Reußenkögesen komunumaro• strato al la poldero Sönke-Nissen-Koog
  (vojimposto por aŭtoj)
9Norderoog1*-0,09HoogeAmt PellwormNaturprotekta zono:
vizito nur eblas kun speciala permesilo
10Habel1-0,07GrödeAmt PellwormNaturprotekta zono:
vizito nur eblas kun speciala permesilo
• aliro perpiede (60 minutoj) tra la grundo de la vadomaro dum malalta tajdo (ekde la digo de Ockholm)
 Haligoj3829723,14   
BERJAYA
tombejo, preĝejo (maldekstre) kaj lernejo (dekstre) por la nur 17 loĝantoj de la haligo Gröde

* Anstataŭ vilaĝeta monto sur la haligo Norderoog la domoj staras sur altaj palisoj.

En la okcidento, ĉe la mara flanko de la germanaj haligoj, situas tri grandaj altaj sablejoj, kiuj iom protektas la haligojn kontraŭ tro fortaj ondoj de la Norda Maro.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

54° 34' norde, 8° 39' oriente Mapo