close
Saltu al enhavo

Gilbert Keith Chesterton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
BERJAYA Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Chesterton
Gilbert Keith Chesterton
BERJAYA
Persona informo
Gilbert Keith Chesterton
Naskiĝo 29-an de majo 1874 (1874-05-29)
en Kensington
Morto 14-an de junio 1936 (1936-06-14) (62-jaraĝa)
en Beaconsfield
Mortis pro naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per kora malsufiĉo Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Buckinghamshire Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolikismo Anglikanismo vd
Etno Angloj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato-Kolegio de Londono
St Paul's School (mul) Traduki
Slade School of Fine Art (en) Traduki
Colet Court (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Gilbert Keith Chesterton
Memorigilo Gilbert Keith Chesterton
Familio
Gefratoj Cecil Chesterton (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Frances Blogg (1901nekonata valoro) Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj A. K. Chesterton (en) Traduki (unuaranga kuzo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto eseisto literaturhistoriisto krimfikcia verkisto dramaturgo historiisto opinia ĵurnalisto literaturkritikisto universitata instruisto ilustristo filozofo romanisto poeto biografo aŭtobiografo scenaristo verkisto karikaturisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo teologio kristana apologetiko literatura kritiko kritiko de arto poezio prozo dramo eseo ĵurnalismo vd
Aktiva dum 1890– vd
Verkado
Verkoj The Club of Queer Trades 
The Man Who Was Thursday 
Ortodokseco 
La Ĉiama Homo 
The Napoleon of Notting Hill 
Patro Brown vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
BERJAYA
BERJAYA
vdr

Gilbert Keith CHESTERTON [ĉestertn] (naskiĝis la 29-an de majo 1874 en Kensington, mortis la 14-an de junio 1936 en Beaconsfield) estis brita ĵurnalisto kaj verkisto. Li verkis librojn de literatura kaj socia kritiko, biografiojn kaj romanojn. Post kiam li konvertiĝis al kristanismo (unue al anglikanismo, poste al katolikismo), li ankaŭ fariĝis kristana apologiisto.

Tiele li estas konsiderata unu el la plej originalaj kaj akraj pensuloj, kiuj venis al la defendo de la kredo. Lia speciala skribkapablo kaj uzo de paradoksoj kaj originalaj bildigoj en la kritiko de ateismo kaj materiismo igis liajn pensigajn skribaĵojn konsideritaj majstraĵoj.

Socia kritikisto

[redakti | redakti fonton]

Li proponis (kun Hilaire Belloc) disdonan ekonomion, kiel meza vojo inter komunismo kaj kapitalismo. Laŭ Chesterton, la potenco de la ŝtato estis tro granda en Rusio, dum la potenco de kapitalo estis tro granda en Britio kaj Usono. "Unu bovino kaj tri akreoj por ĉiu homo", li diris. Li skribis pri disdona ekonomio en What's Wrong with the World (1910, "Kio estas malĝusta pri la mondo").

Chesterton skribis kontraŭ eŭgeniko, la Bura Milito (milito de Britio kontraŭ la afrikansoj de Sud-Afriko) kaj divorco, inter multaj aliaj.

Li estis amiko de George Bernard Shaw kaj H. G. Wells, kvankam li ofte skribis kontraŭ iliaj opinioj. Li ankaŭ estis amiko de Hilaire Belloc, kiu opiniis plejparte same kiel Chesterton.

Literatura kritikisto

[redakti | redakti fonton]

Li skribis pri Robert Browning, William Blake, George Bernard Shaw, Charles Dickens, William Cobbett, Robert Louis Stevenson kaj ĝenerale pri anglalingva literaturo de la 19-a jarcento.

El lia fikcio, la plej popularaj verŝajne estas The Man Who Was Thursday (1908, "La Viro Kiu estis Ĵaŭdo") kaj liaj serio de novelaroj pri la pastro-detektivo, Pastro Brown (angle, Father Brown). Aliaj laŭditaj romanoj liaj inkluzivas Manalive ("Homo Viva") kaj The Ball and the Cross ("La Sfero kaj la Kruco").

Kristana apologiisto

[redakti | redakti fonton]

Kiel junulo, li ofte pensis pri sinmortigado, sed en kristanismo, li trovis la respondon al siaj demandoj pri la vivo. Kiel kristana apologiisto, liaj ĉefaj verkoj estas Orthodoxy (1909, "Ortodokseco") kaj, post lia konvertiĝo al katolikismo en 1922, The Everlasting Man (1925, "La Ĉiama Homo"). Li ankaŭ verkis biografiojn pri Sankta Francisko (1923) kaj Sankta Tomaso de Akvino (1933). Aliaj verkoj tiurilataj inkluzivas The Thing: Why I am a Catholic ("La Afero: Kial mi estas Katoliko"),The Well and the Shallows ("La puto kaj la malprofundaĵoj") kaj Heretics ("Herezuloj"). Hilaire Belloc opiniis The Thing la plej grava verko de CHESTERTON.

En Esperanto aperis

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]