Anna Atkins
Aspekto
| Anna Atkins | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Anna Atkins | |||||
| Naskiĝo | 16-an de marto 1799 en Tonbridge | ||||
| Morto | 9-an de junio 1871 (72-jaraĝa) en Halstead Place | ||||
| Lingvoj | angla vd | ||||
| Loĝloko | Halstead Place vd | ||||
| Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) | ||||
| Familio | |||||
| Patro | John George Children | ||||
| Edz(in)o | John Pelly Atkins (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | fotisto • verkisto • botanika kolektisto • botanikisto • ilustristo • scienca kolektisto | ||||
| Laborkampo | plantoscienco vd | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Anna Atkins (naskiĝis la 16-an de marto 1799 en Tonbridge, Kent; mortis la 9-an de junio 1871 en Halstead Place proksime de Sevenoaks, Kent; naskiĝinta je la nomo Anna Children) estis angla botanikistino kaj ilustristino. Ŝi publikigis la unuan libron, kiu ilustriĝis ekskluzive per fotografia tekniko, kaj konsideratas unu el la unuaj fotistinoj.[1] La fotografia tekniko, kiun ŝi evoluigis, rezultigis helbluajn bildojn sur malhelblua fono kaj produktiĝis interalie per kalia ferocianido - tiel ekestis ĝia nomo "cianotipio".
La 16-an de marto 2015 ŝi cetere memoriĝis en la titolpaĝo de la reta serĉilo Guglo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ artikoleto “Seeing is Believing” ("vidado signifas kredadon") en la retejo de la Publika Biblioteko de Novjorko (New York Public Library), vidata la 16-an de marto 2015. Arkivita el la originalo je 2021-07-13. Alirita 2015-03-16 .




