close
Saltu al enhavo

Angla Futbala Ligo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Angla Futbala Ligo
emblemo
BERJAYA
sporta ligo sporta konkurso
Branĉo de sistemo de futbalaj ligoj en Anglio vd
Lando Unuiĝinta Reĝlando
Fondita en 17-a de aprilo 1888
En TTT Oficiala retejo vd
BERJAYA
vdr

La Angla Futbala Ligo (nomata ankaŭ angle English Football League aŭ EFL) estas liga konkurso por piedpilkaj kluboj en Anglio kaj Kimrio, situanta ĉe la dua nivelo de la angla ligosistemo, sub la F.A. Supra Ligo. Fondata en 1888, ĝi estas la plej malnova futbala konkurso en la mondo. Ĝis 1992 (kiam la 22 plej altaj futbalaj kluboj disigis sin por krei la Supran Ligon), ĝi estis la plej alta nivelo de la angla futbala piramido.

Ĝi konsistas el tri ligoj, nome la Ĉampioneco, Unua Ligo kaj Dua Ligo (angle, Championship, League One kaj League Two, respektive) kaj ĉiu ligo enhavas 24 klubojn. Post la fino de ĉiu sezono, la plej malaltaj kluboj en ĉiu ligo estas malpromociitaj en la suban ligon, kaj  la plej altaj estas promociitaj en la supran ligon. Plue, ĉar ligo estas integra parto de la angla futbala piramido, eblas promocio kaj malpromocio en aliajn konkursojn.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]