close
Saltu al enhavo

Alfa-linolenata acido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
BERJAYA Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun linoleata acido.
BERJAYA
kemia strukturo de la linolenata acido
BERJAYA
3D kemia strukturo de la linolenata acido

Alfa-linolenata acido (ALA) estas grasacido omego-3. Ĝi estas unu el du esencaj grasacidoj (la alia estas linoleata acido), tiel nomataj, ĉar ili estas necesaj por sano kaj ne povas esti produktitaj en la homa korpo. Ĝia ĥemia formulo estas C18H30O2.

Ili devas esti akiritaj per dieto. ALA estas grasacido omego-3 trovebla en semoj (ĉiao, linsemo, kanabo), nuksoj (precipe juglandoj) kaj multaj oftaj plantoleoj.

Alfa-linolenata acido estas karboksilata acido. La radiko linoleno[1] estas neregula deveno de la greka vorto λίνον (lino). Saturado de la duobla ligo omego-6 de la linoleata acido produktas oleatan acidon.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]